Palaco Reök

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La palaco Reök estas impona duetaĝa secesia konstruaĵo en Szeged (Hungario).

Dosiero:Reök Palace, Szeged.jpg
Palaco Reök el la aero

Historio[redakti | redakti fonton]

La palaco estis finkonstruita en 1907 fare de Ede Magyar. La palacposedanto estis riĉulo kaj parlamentano Iván Reök. Dum la konstruado partoprenis signifaj metiistoj de Szeged (ekzemple Pál Fekete (forĝisto)). En la etaĝaj partoj familio de Reök loĝis, en la teretaĝo restoracio kaj kelkaj vendejoj, eĉ oficejo de Ede Magyar funkciis. Dum la socialismo la origine grandaj loĝejoj estis trakonstruitaj al malgrandaj, sekve multaj loĝejoj. En 1960 kaj 1974 la palaco estis renovigitaj, tiam iomete neniiĝis kelkaj ornamaĵoj. En la 1980-aj jaroj banko funkciis sur la teretaĝo, la internajn spacojn kreis György Fekete. Depost la socialismo paŝo post paŝo la palaco malpleniĝis, fine en 2007 plena restaŭrado okazis, poste la palaco iĝis kultura centro. Oni aranĝas ekspoziciojn, literaturajn, teatrajn, muzikajn aranĝaĵojn.

Palaco Reök

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La palaco etendiĝas ĉe stratangulo. Ĝi baziĝas sur la belga kaj franca artstiloj, tial nekutima en Hungario. La plej oftaj motivoj esta floroj. Estas balustrado en la ŝtuparejo, kie la ornamaj floroj estas videblaj en plena florado.

Fontoj[redakti | redakti fonton]