Piramido de Cestio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Piramido de Cestio
Piramide Cestia
arkeologia lokopiramidomaŭzoleo • archaeological artifact museum • Italian national museum • historical civil building museum
Estiĝo -12
Lando Italio vd
Situo Municipio I
Adreso via del Campo Boario, s.n.c. - Roma
Poŝtkodo 00154
Areo 1080
Situo
Geografia situo 41° 52′ 35″ N, 12° 28′ 51″ O (mapo)41.87638888888912.480833333333Koordinatoj: 41° 52′ 35″ N, 12° 28′ 51″ O (mapo) [+]
Piramido de Cestio (Italio)
Piramido de Cestio (Italio)
DEC
Piramido de Cestio
Piramido de Cestio
Lokigo de Italio en mondo
Situo de Piramido de Cestio
Map
Piramido de Cestio
vdr

La Piramido Cestio (aŭ Piramido de Gajo Cestio) estas piramido el egipta stilo kiu troviĝas en Romo (Italio), apud la Pordo de Sankta Paŭlo kaj la Nekatolika tombejo.

Ĝi konstruiĝis ĉirkaŭ la jaro 12 a.K. kiel tombo por Gajo Cestio Epulono, magistratano. Ĝia bazo, kvadrata, havas 30 metrojn larĝe kaj altas je 36,40 metroj. Ĝi estas kovrata de marmoro, kvankam interne ĝi havas brikojn. En la orienta kaj okcidenta flankoj troviĝas latinaj enskriboj kie registriĝas la nomo de Cestio kaj la tempodaŭro de la konstruado, entute 330 tagoj.

En la epoko de la cezaroj, komenciĝis la konstruado en Romo de gigantaj tomboj, kelkaj el ili, kiel tiu de Gajo Cestio, inspirita je la modeloj de Egiptio de la ptolemeoj. En pasintaj tempoj oni pensis ke la piramido estis la tombo de Remo. En la 3-a jarcento, la piramido estis inkluzivita en la Aŭrelia murego.