Preĝejo Sankta Kvirino (Szombathely)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sankta Kvirino
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szombathely
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
Dato de konsekro 1938
Konsekrinto August Hlond
Arkitektura priskribo
Konstrustilo prakristana baziliko
Konstruado
Specifo
Enhaveco 300 sidlokoj
Longo 50 m
Larĝo 25 m (ĉe la krucnavo)
Alto 33,30 m (turo)
Konstrumaterialo ekstere ruĝaj brikoj
Ligiloj
vdr

La saleziana preĝejo Sankta Kvirino estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en Szombathely.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la onidiro Sankta Kvirino martiriĝis en tiu loko, kie ĉi tiu preĝejo troviĝas. Ĝi estis konstruita inter 1932 kaj 1938, sed la turo nur en 1940. La ĉefaltara bildo pri martiriĝo de Sankta Kvirino estis pentrita en 1967.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola laŭ la trotuaro. La fasado estas malsimetria, tamen la meza parto estas simetria. Ŝtupoj kuras al la ĉefenirejo, kie estas videblaj 3 grandaj pordoj, antaŭe 4 kolonoj. Tio estas komenco de la ĉefnavo, apude po unuj flankonavoj. Tio estas la bazilika arkitektura sistemo. Maldekstre la kampanilo altiĝas, inter la flankonavo kaj kampinilo estas etaĝa koridoro, sed sur la teretaĝo estas nur 2 arkadoj. Krucnavo krucas la ĉefnavon kun la flankonavoj. Interne la ĉefaltaro kaj la flankonavoj estis faritaj el blanka marmoro. La flankonavoj (Koro de Jesuo kaj Helpema Dipatrino) estis pretaj en 1941 kaj 1950. Menciindas la vitraloj. Sub la plena preĝejo estas lokoj por 1000 urnoj. La kampanilo havas 3 sonorilojn.

Ene estas entombigita László Országh.

Kermeso okazas en la 4-an de junio, aŭ en la plej proksima dimanĉo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.