Radsulko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Radsulko kaj pluvo
'Radsulkoprofundometro'

Radsulkovojsulko estas difekto en vojo kaŭzita de pezaj kamionoj kiuj postlasas profundajn radsulkojn en la asfalto. De radsulkoj antaŭ ĉio motorcikloj kaj personaŭtoj tre multe estas ĝenataj, ĉar ili ne konformiĝas en la kaneloj, kio influas la stiradon.

Dum pluvo radsulkformiĝo estas ankoraŭ pli danĝera, ĉar en la kaneloj formiĝas longaj flakoj, kiuj povas kaŭzi akvoglataĵon.

Kvankam nuntempe estas intereso pri tiu fenomeno en modernaj ŝoseoj, tio jam ekzistis en multaj pavimoj de la antikveco, kiel observeblas en kelkaj ruinoj de urboj el la epoko de la Romia Imperio. Tiam la sulko estis farita ne de molaj pneŭaj radoj sed per lignaj radoj ofte kovritaj el metalaj kovriloj.