Spartak Moskvo (ruseСпартак Москва, prononco laŭ sistemo IFAspɐrˈtak mɐˈskva), per plena nomo Футбольный клуб «Спартак» Москва - estas profesia futbalklubo de Rusio. Kiel la nomo indikas, ĝi situas en la urbo Moskvo. La unua vira futbalteamo de la klubo estas inter la gvidaj de la lando kaj ankaŭ jam en la epoko de Sovetunio havis gvidan rolon en la futbala Supera Ligo (ruse Высшая лига) de Sovetunio.