Stacidomo Tiszai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiszai
Ĉefenirejo de la stacidomo
Ĉefenirejo de la stacidomo
fervoja stacidomo
Situo
Lando Hungario Hungario
Loko Miskolc
Geografia situo 48° 5′ 56″ N, 20° 48′ 35″ O (mapo)48.09888920.809722Koordinatoj: 48° 5′ 56″ N, 20° 48′ 35″ O (mapo)
Tiszai (Hungario)
Tiszai (Hungario)
DEC
Tiszai
Tiszai
Tiszai
Situo de Tiszai
Map
Tiszai
Ecoj
Historio
Malfermo 1901
Administrado kaj utiligado
Trafikanto MÁV
Kodo MS
Kodo UIC 55113878
vdr

La Stacidomo Tiszai estas signifa fervoja stacidomo en Hungario en urbego Miskolc. Malgraŭ ĝia nomo, la stacidomo ne estas proksima al la rivero Tisza; ĝi estis nomita laŭ la firmao, kiu konstruis ĝin. En Miskolc ĝi estas la ĉefa stacidomo kaj ĝi estas ankaŭ historia monumento.

Historio[redakti | redakti fonton]

Stacidomo Tiszai en 1908

La fervoja linio estis konstruita nur post longaj hezitadoj en 1857. Malkonsentoj estiĝis inter la firmao kaj la municipo, tial la firmao ne ricevis senpagan lokon, aliparte la stacidomo situis for de la urbo, fine en 1859 alvenis la unua trajno sen oficiala inaŭguro. La stacio estis simple nomita "Miskolc stacidomo" komence, ĝi ricevis sian nunan nomon en 1959. En 1860 la reloj estis plukonstruitaj al Kassa, en 1870 pli nova linio konstruiĝis, do Miskolc iĝis fervoja nodo. La nun videbla konstruaĵo estis konstruita en 1901. Dum la 2-a mondmilito Usono bombardis la stacidomon. Ĝi estis modernigita en 2003.

Bildoj pri Stacidomo Tiszai
Atenda ĉambrego de la stacidomo
Stacidomo Tiszai kaj parto de la placo kun la subirejo
Trajnoj en la stacidomo
Memortabulo pri arkitekto de la stacidomo



Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La stacidomo situas laŭ granda placo nomata pri Kálmán Kandó. Subirejo pri piedirantoj ligas la placon kaj la stacidomon. La placo mem estas grava trafika nodo kun tramoj kaj aŭtobusoj. La stacidoma konstruaĵo estas plene unuetaĝa. En mezo de la fasado estas la ĉefenirejo.

La stacidomo funkcias en trairanta sistemo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]