Urbodomo de Szentes

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Urbodomo de Szentes estas impona historia monumento en Szentes, laŭ ĉefplaco. Ĝi estas ankaŭ administra domo de Distrikto Szentes.

Urbodomo en Szentes kun la alkonstruita palaco

Historio[redakti | redakti fonton]

En Szentes estis administra domo ankaŭ en la malnovaj tempoj, Szentes mem estis longe opidumo, ekde 1836 urbo, eĉ 1848 pli grava urbo (konsilantaro-rajta). Estis pretendo longe konstrui pli grandan urbodomon, sed tio fiaskis pro financaj problemoj. En 1859 Miklós Ybl faris projekton, sed tio ne estis farita. Tiutempe la urba administrado okazis en 7 apartaj domoj. Fine inter 1910 kaj 1912 estis konstruita la nun videbla urbodomo. En la jaroj 1928 kaj 1929 oni alkonstruis novan ferbetonan palacon same kun mansardo kaj tureto. Nun biblioteko, banko, presejo kaj diversaj vendejoj uzas la palacon.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa urbodomo (kun mansardo) estas 135 metrojn longa, ĉe la angulo estas turo 37 metrojn alta. En la domego troviĝas 92 ĉambroj. La ĉefĉambro havas 250-300 sidlokojn, krome en la galerio 70-80 sidlokoj. Sur la koridoro estas videbla bronza busto pri Lajos Kossuth (1898), apude gipsa busto pri Sándor Petőfi (1923). En la kunsida ĉambro estas pentraĵoj pri Lajos Kossuth kaj pri la signifaj urbestroj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.