Urbodomo de Veszprém

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Urbodomo de Veszprém estas historia monumento en Veszprém (urbo), laŭ historia placo apud Fortikaĵo de Veszprém.

La urbodomo en Veszprém

Historio[redakti | redakti fonton]

La pli frua urbodomo de Veszprém origine estis loĝejo de kanoniko. La konstruaĵo estis trakonstruita al urbodomaj celoj kaj ĝi estis urbodomo dum jarcento. La sekva urbodomo ekfunkciis en 1886. Tiu konstruaĵo estis kreita en 1857 kaj origine ĝi estis eklezia banko. Baldaŭe ĝi iĝis administra domo por distrikto, poste ĝi estis forlasita. Post plena renoviĝo ekde 1990 ĝi estas impona urbodomo, kie oni aranĝas ofte ankaŭ ekspoziciojn, edziĝfestojn, kulturajn aranĝaĵojn.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La urbodomo en Veszprém

La duetaĝa urbodomo kun mansardo situas laŭ trotuaro de la placo. La fasado estas simetria, meze estas la triopa enirejo. En la dua etaĝo 2 kradaj balkonoj estas videblaj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]