Oksikoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Oksikoko

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Magnoliopsida
Ordo: Erikaloj Ericales
Familio: Erikacoj Ericaceae
Genro: Vakcinio Vaccinium
Specio: V. oxycoccus
Vaccinium oxycoccus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Oksikoko striktasence estas specio de vakcinio (Vaccinium oxycoccos).

Larĝasence, oksikoko estas la nomo de grupo de vakciniaj specioj ampleksanta la vakcinian subgenron Oxycoccus. Laŭ tiu senco, estas kvar specioj de oksikokoj:

  • Ordinara oksikoko (Vaccinium oxycoccosOxycoccus palustris); kreskas en vasta areo de Norda Eŭrazio kaj Norda Ameriko
  • Amerika oksikoko (Vaccinium macrocarpon); kreskas nur en okcidenta parto de Norda Ameriko
  • Malgranda oksikoko (Vaccinium microcarpum); malpli granda, kreskas nur en nordaj Eŭropo kaj Azio
  • Monta oksikoko (Vaccinium erythrocarpumOxycoccus erythrocarpus); kreskas en sudorienta Nordameriko kaj orienta Azio

La fruktoj de oksikoko estas tradicie plukitaj por manĝado, elpremigi ties sukon aŭ elfari konfitaĵon. Ili havas gravajn sanigajn efikojn. En Usono oksikokoj estas industrie kultivataj kaj rikoltataj. Por tiu kultivado necesas aparta tekniko por eviti la nefrostadon de la burĝonoj, kaj la permaŝina rikoltado, per kalkulita inundo de la alcelaj kultivejoj. Bone flegata planto de oksikoko povas doni fruktojn dum cent jaroj. Pluraj milionoj da litroj da oksikokosuko estas tiel produktataj.