Krozmisilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la krozmisilo BGM-109 Tomahawk de la usona mar-armeo

Krozmisilo (angle cruise missile) laŭ la armea lingvouzo estas senpilota aviadilo, kiu mem direktigas sin kaj portas bombon al detruenda celo. Ĝi diferenciĝas de simpla misilo per la aparte granda distanco vojaĝebla. Misiloj inkluzive de krozmisiloj diferenciĝas de raketoj ĉefe pro la ebleco influi la flugdirekton, sed ankaŭ pro la daŭra motorado dum la flugo kaj pro aerodinamika formo, kiu ofte preskaŭ similiĝas al pilota aviadilo.

La navigadon ĝenerale ebligas kombino de inerteco-gvida sistemo (IGS), teren-kontura komparado (angle Terrain Contour Matching, TERCOM), digitala celbilda komparado (angle Digital Scene Matching Area Correlator DSMAC) kaj satelita navigado, parte ankaŭ kun subteno de Radaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La historie unua krozmisilo estis la armilo "V1" de nazia Germanio, kiun ne eblis perfektigi kaj grandkvante produkti ĝis la fino de la dua mondmilito kaj kiu tial ne influis ties rezulton. Komence de la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, la usona armeo starigis krozmisilojn aparte en okcidenta Eŭropo kaj direktigis ilin kontraŭ celoj en Sovetunio. Centmiloj da protestantoj el ĉiuj okcident-eŭropaj landoj, inter ili multaj esperantistoj, tiam akre protestis kontraŭ tiu nova generacio de armiloj, kiu rezultigis pliarmigon de Sovetunio kaj siaj dependaj ŝtatoj, kaj tial kontribuis al la "vetarmado".