Religia libereco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bildigo de la Deklaracio pri Homaj kaj Civitanaj Rajtoj de 1789, kiu mencias interalie religian liberecon.

Religia libereco, ankaŭ nomita kulta liberecokonscienca libereco, estas la libereco, kiu permesu al ĉiu homo, kultobservi iun ajn religion, kondiĉe ke tio a) ne kreas socian tumulton kaj b) ne malrespektas la rajtojn de aliaj homoj. Religia libereco estas kerna parto de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj de la 10-a de decembro 1948. Ĝi estas unu el la civilaj liberecoj.

Religia libereco garantias, ke ĉiu homo rajtu, praktiki sian propran religion, sed ankaŭ, ke li/ŝi rajtu ne havi religion: tia libereco do ankaŭ rilatas al ateismo kaj agnostikismo. Ekzistas ĝis hodiaŭ atencoj kontraŭ religia libereco tra la tuta mondo, ekzemple en kelkaj ateistaj ŝtatoj (Ĉinio, Nord-Koreio) aŭ en kelkaj islamaj ŝtatoj.

Religia libereco rilatas al dev(ig)o, respekti kaj lerni respekti la esencajn rajtojn de aliaj homoj de sia ĉirkaŭaĵo - finfine ankaŭ pli vaste - de la tuta mondo, tio signifas, lerni la limojn kaj barojn koncerne la proprajn agojn kaj farojn. Do necesas, trovi taŭgan, pragmatikan interkonsenton respektive akordiĝon.

Ene de UNO jam eksitas ekde dek jaroj Monda Konsilio de la Religiaj Lideroj, kiu havas ĝuste la celon lokigi la religiojn je servo de la paco kaj globala evoluo. La religioj ĉi-kaze estas alvokataj kontribui al la religia lobereco.

Inter la multaj movadoj por la paco, menciendas tiu de Asizo (Italio) kien, iniciate de papo Johano Paŭlo la 2-a, la 27an de oktobro 1986 kunvenis la lideroj de kristanaj konfesioj kaj de monda religioj kun la temo “La Religioj kaj la paco”[1]

Ĉu religia libereco el homaj rajtoj kaj el homa malfermiĝo al la vero?[redakti | redakti fonton]

Guste la dokumentoj de la Asiza konveno emerĝas alia koncepto pri la origino de la rajto de la religia libereco. Kutime pensuloj deduktas la religian liberecon al la digneco de la persono kaj do ĝi fariĝas homa rajto kies observo krom respekti la homon starigas kondiĉon por la socia paco, sed troviĝas ankaŭ pensuloj kiuj descendigas la religian liberecon el la kunnaska emo kaj rajto malfermiĝi, kaj do ĝin serĉi, al la vero kaj bono. Pro tio la religia libereco taksendas kiel kapablo “ordigi siajn elektojn laŭ la vero”. Estas, do, laŭ tiuj pensuloj, natura leĝo enskribita en la homa koro kiu altiras, en ĉiu tempo kaj ĉiu kulturo, serĉi la veron, la signifon de la mondo kaj de sia ekzisto. Estas, tia emo esplori pri la vero, la bono plej alta de la homo, kiun la Ŝtato – ĉiu Ŝtato kaj do ankaŭ Unuiĝintaj Nacioj - devas garantii por konstrui la pacon.

“La religia libereco stariĝas, tial, antaŭ la stariĝo kaj funkciiĝo de la ŝtato, kaj kronologie kaj ontologie. Kaj ne post, kiel katalizilo de konsentoj avantaĝe de potenculoj deĵorantaj. Okazas, do, renverso de la logiko kiu originis la “Mondan Konsilion de la religiaj lideroj, kiu baziĝas sur la iluzio ke la paco venas de morala relativismo”.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭprograme tiu kunveno ripetiĝos de 2011, iniciate de papo Benedikto la 16-a [1]
  2. En tiu kunveno la katolika delegitaro insistis, por eviti la altiron al religia relativismo kaj sinkretismo kvankam eblas kune “orienti la sociojn al universalaj etikaj principoj”. sur la rajto serĉi la veron kaj bonon, el kio pli facile dedukteblas la libero ŝanĝi religion.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]