Sportgimnazio de Erfurto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Sportgimnazio de Erfurto
Ĉefa enirejo
Ĉefa enirejo
gimnazio en Germanio • sportgymnasium
Informoj
fondodato 1993
Situo
Geografia situo 50° 57′ 32″ N, 11° 2′ 23″ O (mapo)50.95880277777811.039677777778Koordinatoj: 50° 57′ 32″ N, 11° 2′ 23″ O (mapo)
lando Germanio
adreso Mozartallee 4, 99096 Erfurt
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Sportgimnazio de Erfurto (Turingio)
Sportgimnazio de Erfurto (Turingio)
DEC
Sportgimnazio de Erfurto
Sportgimnazio de Erfurto
Sportgimnazio de Erfurto (Germanio)
Sportgimnazio de Erfurto (Germanio)
DEC
Sportgimnazio de Erfurto
Sportgimnazio de Erfurto
Map
Sportgimnazio de Erfurto
vdr
Parto de la gimnastikejoj; fone la internulejo.

La Sportgimnazio Pierre de Coubertin (germane Pierre-de-Coubertin-Sportgymnasium Erfurt) estas gimnazio en Erfurto, Germanujo (Mozartallee nr 4), kun hejmo por eksteruloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En septembro de 1956 malfermitis en Erfurto sportlernejo ĉe iama bazlernejo kun du klasoj por malpeza atletiko kaj gimnastiko. La unua situo estis en la ejoj de Lutherschule ĉe la strato Karlstraße ĉe la suda rando de Norda parko. En 1977 oni translokiĝis en al novajn konstruaĵojn de ĉe Mozartallee proksime de Steigerwald-stadiono kaj surglacia sportocentro. Samjare ĝi eknomiĝis Kinder-und Jugendsportschule Fritz Noack por la erfurta kontraŭnaziisma rezistulo kaj komunista funkciulo Fritz Noack. Ĉiuj lernantoj apartenis al la sportoklubo SC Turbine Erfurt. Ĝis Turniĝo la lernejo evoluis al centro por multaj sportobranĉoj. Mondĉampionoj kaj venkintoj ĉe Olimpikaj Ludoj frekventis la erfurtan sportlernejon kaj atestis ties kvaliton ankoraŭ post la jaron 1990.

En la lerneja jaro 1991/92 la sportlernejo ŝanĝiĝis en ŝtatan gimnazion. La ideo havi specialan lernejon por grandaj sportaj talentoj dum samtempa ĝenerala klerigo restis kaj plievoluis. En oktobro de 1993 la lernejo nomitis por Pierre de Coubertin.

Tradicio estas kunlaboro kun la erfurta Heinrich-Hertz-gimnazio. Lernantino ĉi-tiea estis ekz. la politikistino komunisma Susanne Hennig-Wellsow.

Akceptokondiĉoj kaj sportaj specoj[redakti | redakti fonton]

Aliro al gimnazio eblas ekde la kvina klasoŝtupo, al la negimnazia branĉo ekde la sepa. Akcepto fariĝis nur ene de la ĉelerneje ofertataj sportspecoj, nome: biciklado, naĝado, piedpilko, manpilko, volejbalo, sketkurado, glacihokeo, tabloteniso kaj golfo.[1]

Eroj lernejaj[redakti | redakti fonton]

La lernejon konsistigas la lernigejo mem, internejo por 200 uloj, sporthalo kaj kantino. La sportohalo havas grandan kampon kiu povas splitiĝi je tri terenojn havante mergeblan tribunon kun 600 sidlokoj.[2]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Hejmpaĝo

Notoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.