Heinrich-Hertz-gimnazio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Heinrich-Hertz-gimnazio
gimnazio en Germanio
Situo
Geografia situo 51° 1′ 0″ N, 11° 1′ 34″ O (mapo)51.01666666666711.026111111111Koordinatoj: 51° 1′ 0″ N, 11° 1′ 34″ O (mapo)
lando Germanio
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Heinrich-Hertz-gimnazio (Turingio)
Heinrich-Hertz-gimnazio (Turingio)
DEC
Heinrich-Hertz-gimnazio
Heinrich-Hertz-gimnazio
Heinrich-Hertz-gimnazio (Germanio)
Heinrich-Hertz-gimnazio (Germanio)
DEC
Heinrich-Hertz-gimnazio
Heinrich-Hertz-gimnazio
Map
Heinrich-Hertz-gimnazio
vdr
La lernejo
La nomdoninto de la lernejo sur poŝtmarko okcidentgermana de 1957

La nuna Heinrich-Hertz-gimnazio en Erfurto, Germanio (germane: Heinrich-Hertz-Gymnasium; mallongigo HHGS) ekzistas ekde la jaro 1978. Ĝi troviĝas en la nordo de la urbo en la kvartalo Erfurt-Roter Berg, proksime de la Zoologia ĝardeno de Erfurto en la strato Alfred-Delp-Ring 41. Lernejestrino estas s-ino Bettina Pfeil. Ĝia moto devenas el la lerneja mallongiĝo HHGS: Her(t)zlich-Hilfsbereit-Gemeinsam-Stark.[1] Aktuale ĉ. 750 gelernantoj instruatas de ĉ. 60 geinstruistoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Eko de la lernejo, kiu nomiĝis tiam Polytechnische Oberschule 51/52 Willy Albrecht, estis en 1978. Tie oni lernigas aferojn al gelernantoj frekventantaj la klasŝtupojn 1-10. Ekde la komenco la lernejo havis belan gimnastikhalon.

Post la Turniĝo iĝas nomoŝanĝo en Ŝtatan gimnazion 4 por la iama 51-lernejo, dume la 52-lernejo iĝis malgimnazia mezlernejo. Baldaŭ la kapacito ne plu sufiĉis kaj deciditis alilokigo de la malgimnazia branĉo.

Laŭ instigo de la longjara lernejestro Bernhard Hupe ekfunkciis jam en 1990 orientiĝo lernejkoncepta pri natursciencoj kaj matematiko. Pli malfacilis elekto de taŭga nomo kaj oni ŝanceliĝis longe inter Marie Curie kaj Heinrich Hertz kiel dignaj nomdonantoj. Oficiala nomdono estis finfine en la kadro de granda kaj gaja festo en la 2-a de aprilo 1993.

Ekipaĵo, ofertoj, eventoj[redakti | redakti fonton]

Bonegaj rilatoj estas al malgimnazia mezlernejo en Nassau kaj al la Sportgimnazio de Erfurto. La lastpasintajn jarojn multo ŝanĝiĝis ekipaĵe: instalitis ne malpli ol tri komputilĉambregoj, arto-/teatrokelo, modernaj fakĉambroj por biologio kaj fiziko kaj modernega komunikillaboratorio ĉar la lernejo estis partoprenanta la TSCN-projekton pri komunikilutilig-edukado en Turingio.[2] Komputilumo pliprofundiĝas dum la informadikaj kursoj ofertataj ĉiujare sur alta nivelo por la klasoŝtupoj 11 kaj 12. Sed jam en la 9-a klasŝtupo oni povas sin enskribi por informadikokurson (alternative al kvar aliaj branĉoj, ekz. al aktorado).

Ĉe religia instruado (ekzistas ĉi-tempe nur protestantisma branĉo) la gelernantoj rajtas anstataŭigi ĝin per frekvento de etiko-horoj. Inter decembro 1999 kaj februaro 2000 iĝis gravaj restaŭradlaboroj sen ĝenado de la paralela instruado. Ankaŭ verdaj zonoj ĉirkaŭ la lernejo plimultiĝis. Kelkaj aliaj restaŭradlaboretoj sekvis kaj daŭre sekvos. En la lernejo troviĝas moderna kantino kun kafejo.

En 2012 honoritis la intertempa enkonduko de muzika-arta branĉo kaj hispankultura sekcio per inaŭguro de belega arta ateliero. En junio 2017 lernantoj sukcese partoprenis la Turingiajn lernejteatrotagojn en Vajmaro post sinprezento ĉe Die Schotte. Korusojn havas la lernejo tri: porinfanan, porjunulan, ĉambran. La lasta furoris per la kanto Unsichtbare Grenzen kantita okaze de Unu-mondo-kantkonkurso en Berlino (2017)[3][4] Muziko flegatas ankaŭ en ĵazbandego-klasoj. Regule partoprenatas memkompreneble la erfurtaj lernejkorusaj tagoj kaj la retorikĉampionado erfurta La junulo debatas. Kunlaboro ia ekzistas ankaŭ kun la proksimega zooparko, aparte por la pli junaj gelernantoj. En 2015 du anoj de la lernejoj vokitis ĉe la germanan eldonon de la kviza televidelsendo Kiu volas fariĝi milionulo?.

La gimnazio kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En junio 2018 estis prezentata reklame fare de tri gimnazianinoj la Lingvo internacia en la kadro de projekttagoj; ili ankaŭ science okupiĝis pri la rolo kiun Esperanto povus ludi en la hodiaŭa socio kaj en modernaj lernejoj. Fremdlingvoj lerneblaj ĉi-lerneje estas la angla, la franca, la hispana, la latina kaj la rusa. ILo mankas.

Konataj gelernintoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]