Ultimato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ultimato - latine ultimatum - laŭ PIV estas "definitivaj kondiĉoj de interkonsento, kiujn regno prezentas al alia kun averto, ke alia malakcepto kaŭzus rompon de la traktado kaj komencon de batalomilito".

Temas do pri postulo, ligita al difinita (plej ofte mallonga) tempo por plenumo de la postulo, kaj ligita al la minaco de seriozaj konsekvencoj en kazo de neplenumo de la postulo.

Ultimato en tiu klasika difino estas rimedo de politiko kaj dum pasintaj epokoj ofte antaŭis deklaron pri ekmilito. Kelkfoje oni dum modernaj tempoj ankaŭ uzas la vorton en kunteksto de privata aŭ profesia vivo, kun komparebla signifo, kvankam la minacata "milito" en privata aŭ profesia kunteksto sendube aspektos malsimile ol interŝtata milito.

El vidpunkto de etiko ultimato ĝenerale konsideriĝas negativa ago, ligita al forta premo kaj iusence ĉantaĝo. Tamen foje ultimatoj en politiko evitis pli grandajn damaĝojn, do batalojn aŭ militojn, kaj ne en ĉiu kunteksto estas kondamnindaj el etika vidpunkto.