École pratique des hautes études
Aspekto
La École pratique des hautes études (EPHE) estas institucio de altnivelaj studoj en Parizo, sed ne universitato en la klasika senco[1].
EPHE estis fondita la 31-an de julio 1868 per dekreto de la franca ministro pri edukado Victor Duruy kaj estas unu el la grandaj lernejoj. La ĉefa ideo estis prepari studentojn por esplorado per partoprenado en esplorpraktiko. Neniuj diplomoj estis petitaj aŭ aljuĝitaj[2].
Ĝiaj diplomoj pri religiaj studoj kaj historio estas inter la plej bonaj en la mondo.
EPHE kontinue trejnis mondklasajn ekspertojn en aziaj kaj islamaj studoj kaj, inter ili, investbankistoj, diplomatoj kaj armeaj oficiroj specialiĝantaj pri ĉi tiuj kampoj[3].
Famaj diplomiĝintoj
[redakti | redakti fonton]- Marc Bavant, franca esperantisto, inĝeniero kaj doktoro pri lingvoscienco
- Endre Davidovics, franca sociologo
- Norman Finkelstein, usona historiisto kaj politologo
- Józef Mélèze-Modrzejewski, pola historiisto de antikveco pri Antikva Grekio kaj Romio, papirusologo