Éva Máthé
Aspekto
Éva Máthé | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de oktobro 1948 (76-jaraĝa) |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto |
Éva MÁTHÉ [mAtE] rumania hungara ĵurnalistino, redaktorino. Ŝi naskiĝis en Târgu Mureș la 20-an de oktobro 1948.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Éva Máthé akiris diplomon pri hungara lingvo kaj literaturo en UBB de Kluĵo en 1971. Ĝis 1979 ŝi estis redaktoro de hungara elsendo de rumana televido, poste ĝis 1989 de Munkásélet, en 1990 kaj 1991 de Valóság, pli poste ĝis 1996 de Népújság, inter 1996-2005 de Romániai Magyar Szó kaj redaktoro, ĉefredaktoro de semajngazeto Központ (2007-2008) de Târgu Mureș.
Libroj
[redakti | redakti fonton]- Fennmaradni, intervjuvolumo kun Károly Kilyén, Csíkszereda, Pallas-Akadémia, 1997.
- Lohinszky, vivkariera intervjuvolumo, Kluĵo , 2004.
- Százszorszépek, intervjuoj Csíkszereda, Pallas-Akadémia, 2005.
- Balázs Éva, vivkariera intervjuvolumo, Beszélgetőkönyek, Prospero Könyvek, 2011.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Erdélyi magyar ki kicsoda, 2010.