Ödön Mauthner

El Vikipedio, la libera enciklopedio

MAUTHNER Ödön (Pest, 22-an de aprilo 1848 - Budapeŝto, 25-an de novembro 1934) estis hungara semgrajna komercisto, ĝardenisto, ĝardenista fak-verkisto.

Li studis en la Agrikultura Akademio de Magyaróvár, en la 1860-aj jaroj laboris en pluraj bienegoj kiel praktikanto. Dumtempe, li stuis en Germanio - apud profesoro Nobbe - la problemojn de la semgrajna kultivado kaj purigo.

Li fondis en 1874 la plej grandan semgrajnan komercejon de Hungario, en Budapeŝto. Li faris pioniran laboron en la hungara semgrajna kultivado kaj la plibonigitaj grajnoj. Li estis kreinto de la hungara semgrajna eksportado. Lia semgrajna bienego agadis en Ferenchalom kaj Derekegyház.

Lia entrepreno, la Mauthner Magtermelő és Magkereskedő Rt. daŭre akiris premiojn, distingojn. La entreprenon transprenis liaj filoj Alfréd Mauthner (bofilo de Manfréd Weiss) kaj Pál Mauthner. La komunistoj ŝtatigis la entreprenon en 1948 kaj funkciigis plu kiel Vetőmagtermeltető és -értékesítő Vállalat.

Li eldonis kaj redaktis ekde (1880?) 1895 ĝis 1919 la monatan eldonaĵon A Kert (la ĝardeno). Li verkis ankaŭ por aliaj eldonaĵoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Mauthner képes kertészkönyve (Bp., 1885)
  • A növények magról való tenyésztése (Bp., 1891)
  • Bolgárország mezőgazdasági állapota (Bp., 1892)
  • Mauthner kertészeti Kátéja (Bp., 1897)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Füredi Jenő: Jubileum 1874 - 1924 (Kertészet, 1924)
  • Jánoshegyi: Mauthner Ödön (Köztelek, 1934).