Derekegyház
Derekegyház | |||
---|---|---|---|
| |||
vilaĝo en Hungario ![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 6621 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 380 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 26 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 35′ N, 20° 22′ O (mapo)46.58333333333320.366666666667Koordinatoj: 46° 35′ N, 20° 22′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 53,79 km² (5 379 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Derekegyház [derekedjhAz] estas vilaĝo en Hungario en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en Distrikto Szentes. Egyház signifas eklezio, post la kristaniĝo la komunumo havis preĝejon.

Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 54 km²
- Loĝantaro: 1800
- Poŝtkodo: 6621
- Telefonprefikso: 63
Geografio
[redakti | redakti fonton]Derekegyház situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Szentes troviĝas 13, Csongrád (urbo) 25, Szeged 50, Budapeŝto 160 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La turkoj faris senhoma la vilaĝon en la 16-a jarcento. Poste la kampoj apartenis al familio Károlyi [kAroji]. Ili fondis tie bienocentron kun kastelo kaj kun uzino pri alkoholo. Oni okupiĝis ankaŭ pri bredado de ŝafoj kaj pri agrikulturo. En 1874 formiĝis vilaĝo-ĝermo. En la 20-a jarcento la posteuloj estis familio Manfréd Weiss, ili funkciigis brikofabrikon kaj modernan irigacian sistemon. En la kanaloj ŝipo flosis kaj akvumis la teron. Post 1945 ŝtata bieno formiĝis.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katolika preĝejo de 1860
- Kastelo de Derekegyház (aŭ de Károlyi) de 1769, en 1869 ĝi ricevis etaĝon, en 1932 formiĝis tegmento-etaĝo
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Derekegyház naskiĝis István Andrikó, ŝafisto.