Kastelo de Derekegyház

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Derekegyház (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Károlyi [kAroji] estas historia monumento en Hungario, en vilaĝo Derekegyház.

Kastelo de Derekegyház

Historio[redakti | redakti fonton]

En Derekegyház grafa familio Károlyi konstruis la kastelon por gvidi la bienon en 1765 (la bieno mem estis aĉetita nur en 1772. En la 19-a jarcento la kastelo estis ĉaskastelo kun ĝardeno pri fazanoj. Oni konstruis la etaĝon en 1869. En 1913 la kastelo estis vendita al juda familio. La nova posedanto kreis modernan irigacian sistemon. La mansardo estis konstruita en 1932. Depost la 2-a mondmilito en la bieno ŝtatbieno kaj kolĥozo funkciis. La kastelo estas psikiatriejo ekde 1949.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa baroka kastelo situas en granda parko, kie estas ankaŭ kapelo kaj aliaj domoj. La interno plene adaptiĝis al psikiatriejo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]