Ĥiva (uzbekeХivа; perseخیوه (Ĥiveh)) (alternativaj nomoj estas Ĥorezm, Khorasam, Khoresm, Khwarezm, Khwarizm, Khwarazm kaj Chorezm) estas urbo en Uzbekio, en la provinco Ĥorezmo. Ĥiva estis la ĉefurbo de la antikva regno Ĥorezmo. La tuta urbo kaj specife la historia centro Iĉon Kala estas deklarita Monda Kulturheredaĵo de UNESKO[1].