Saltu al enhavo

Ŝaknotacio

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Notado de ŝako estas unu el kelkaj mallongigaj sistemoj por registri ludojn de ŝako. La tri ĉefaj sistemoj de notado estas algebra notado, koordinata notado, kaj priskriba notado. Ankaŭ ekzistas multaj sistemoj legeblaj per komputilo. El ĉi-tiuj, PGN estas la plej populara.

En multaj sistemoj, la ŝakpecoj havas mallongigon laŭ la unua aŭ dua litero de sia nomo en la loka lingvo. Kontraŭe, la notacio per simboloj estas universala, internacia.

La movoj de peono ne bezonas literojn aŭ iujn ajn simbolojn ĉar ĝi uzas nur la koordinaton.

Reĝo Damo Turo Kuriero Ĉevalo
Simbolo ♔ ♚ ♕ ♛ ♖ ♜ ♗ ♝ ♘ ♞
Angla K Q R B N
Dana K D T L S
Esperanto R D T K Ĉ
Finna K D T L R
Franca R D T F C
Germana K D T L S
Greka Ρ Β Π Α Ι
Indonezia R M B G K
Italia, Hispana R D T A C
Islanda K D H B R
Latva K D T L Z
Nederlanda K D T L P
Pola K H W G S
Portugala R D T B C
Rusa Кр (Kr) Ф (F) Л (L) С (S) К (K)

Ekzistas ankaŭ alia notacio, nomita Forsyth-Edwards Notacio (FEN), por priskribi ŝakan pozicion.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]