Ŝaŭmsukeraĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝaŭmsukeraĵo estas estas nutraĵindustria produktgrupo. La pli aŭ malpli molaj aŭ vizkozaj ŝaŭmoj estas dreseblaj sur vafloj aŭ aliaj submetaĵoj. Ofte la ŝaŭmoj estas kovrataj de ĉokoladokakaohava glazuro. Al la ŝaŭmsukeraĵoj apartenas ŝokokisoj (aŭ ŝaŭmkisoj), tekukoj kaj ŝaŭmflavoj. Al la duone firmaj, elastaj produktoj, kiuj parte produktiĝas per mogulteĥniko en formo gisata, apartenas marŝmaloj, kaj tiel nomataj „lardaĵoj“ (dolĉaj, fruktaj aŭ sukeraj) kaj ‘‘musolardon‘‘ kaj simile. Ankoraŭ iom pli viskozaj estas bonbonoj kaj orientaj specialaĵoj el rostitaj ŝaŭmaĵoj, kiel turka nugato kaj halvao. La plej malmolaj specioj nomiĝas „alabastro“. Ilin oni uzas por tortodekoraĵoj.

Ŝaŭmsukeraĵoj en superrigardo[redakti | redakti fonton]

Marŝmalo-tekukaĵo[redakti | redakti fonton]

tekuko

En la Unuiĝinta Reĝlando tiuj konfektaĵoj nomiĝas Marshmallow Teacake

Çokomel[redakti | redakti fonton]

En Turkujo la ŝaŭmkiisoj aŭ simila bakaĵoj nomiĝas „Cokomel‘'.

„Flødebolle / Negerbolle / Negerkys“[redakti | redakti fonton]

Flødebolle

En Danlando ili intertempe nomiĝas krembulkoj.

„Krembo“[redakti | redakti fonton]

Krembo

Krembo („Creme-in-it“= kremo enestas) estas la nomo de ŝaŭmsukeraĵo en Israelo

“Mallomars”[redakti | redakti fonton]

Estas la nomo de sukeraĵo, kiu similas al marŝmaloj.

“ Mohrenkopf / Negerkuss / Schokokuss“[redakti | redakti fonton]

Jen la ŝaŭmsukeraĵo en Germanujo.

“Negerinnetetten” aŭ “Negerzoenen”[redakti | redakti fonton]

La nomo en Belgio kaj Nederlando.

“Whippets”[redakti | redakti fonton]

„Whippet Cookies“ estas ŝaŭmsukeraĵo en Kanado.

“Choco Mallows”[redakti | redakti fonton]

Sur la Filipinoj produktataj ŝaŭmsukeraĵoj.

“Beso de Moza”[redakti | redakti fonton]

Jen la nomo en Peruo. Ĝi signifas kison de fraŭlino.

„Bombocas“[redakti | redakti fonton]

La portugala nomo.

„MallowPuffs“[redakti | redakti fonton]

La ŝaŭmsukeraĵo en Nov-Zelando.

„MunchMallow“[redakti | redakti fonton]

Tiun nomon uzas la firmao Jaffa en Kroatujo kaj Serbujo.

„Zefir“[redakti | redakti fonton]

Zefir

Zefir estas produkto el frukt- kaj ber-kompoto.