Le Doulos (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Le Doulos
filmo
Originala titolo Le Doulos
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 1962
Ĝenro krimfilmo, novnigra filmo, detective film, suspensa filmo
Kameraado Nicolas Hayer
Reĝisoro(j) Jean-Pierre Melville
Produktisto(j) Carlo Ponti
Scenaro Jean-Pierre Melville
Muziko de Jacques Loussier • Paul Misraki
Rolantoj Jean-Paul Belmondo • Serge Reggiani • Jean Desailly • Michel Piccoli • Charles Bayard • Charles Bouillaud • Christian Lude • Daniel Crohem • Dominique Zardi • Georges Sellier • Marcel Cuvelier • Philippe March • Philippe Nahon • René Lefèvre • Robert Blomé • Fabienne Dali • Jack Leonard • Monique Hennessy • Carl Studer • Volker Schlöndorff
Produktinta firmao StudioCanal
IMDb
vdr

Le Doulos («Doulos» estas slangaĵo, kiu signifas «ĉapelon» kaj ankaŭ denunciston) estas franca filmo de Jean-Pierre Melville aperinta en 1962.

Rakonto[redakti | redakti fonton]

Maurice Faugel malbone elportis restadon en karcero, dum kiu lia edzino estis mortigita. Pro venĝo, li mortigas riceliston Varnove per lia propra armilo, dum tiu ĉi pretigas ŝtelitajn juvelojn. Tiu ŝtelaĵo estas destinita al Nuttheccio kaj Armand, kies alveno provokas la forfuĝon de Faugel, kun revolvero kaj rabaĵo. Pro singardemo, li kaŝas ĉion sub stratlampon en dezerta loko.

La morgaŭon, Silien, lia plej bona amiko, alportas al li ilaron por fari ŝtelon en domego. Silien estas malbone konsiderata de aliaj gangsteroj, li havas reputacion de «doulos», t.e. denuncisto. Li revenas ĉe Thérèse, amikino de Faugel, kaj perforte akiras la adreson de la okazonta ŝtelo, ŝnurligas kaj buŝŝtopas ŝin antaŭ ol voki policon. Je la alveno de policanoj, Faugel kaj lia komplico forfuĝas, pafado okazas, la komplico kaj polic-inspektoro Salignari estas mortpafitaj, Faugel estas trafita de kuglo kaj svenas. Mistere elsavita, doktoro eligas la kuglon kaj li konfidas al komplico desegnon kiu montras la kaŝejon de juveloj. Thérèse mortas je stirrado de sia aŭto. Maurice estas arestita post denunco de Silien, kaj estas vane pridemandata de polic-komisaro Clain. Silien preparas enscenigon, kiu kredigas ke Nuttheccio kaj Armand mortigis sin reciproke, pro la juveloj kiuj oportune reaperas. Maurice estas liberigita kaj Silien rakontas al li tre malsaman version de la okazintaĵoj. La rakonto finiĝas per la morto de la ĉefaj ĉefroluloj.

Teĥnikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Rolularo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]