Neodim-oksido

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Neodim-oksido estas kemia kombinaĵo inter la malofta termetalo Neodimo kaj la oksigeno kaj apartenas al grupo de la metal-oksidoj. Ĝi havas la kemian formulon Nd2O3, molmason de 336,48 g·molo−1, denson de 7,24 g·cm−3, fandopunkton de 2272 °C, bolpunkton de 3027 °C. Ĝi estas senodora, helblua pulvoro, praktiek nesolvebla en akvo. La neodim-oksido havas heksagonalan kristalan strukturon.

Uzo[redakti | redakti fonton]

Neodim-oksido estas uzata kiel pigmento por ceramikaĵoj kaj koloriga, optaj specialaj vitroj. Ĝi donas tre agrablan de viola ĝis vinruĝa kaj griza tonoj. Oni uzas ĝin en vitro de la t.n. taglumaj lampoj. Similaj vitroj havas akran absorban linion kaj oni uzas ĝin en la astronomio por kalibrado kaj kiel lasermaterialo.

Oni produktas 7.000 tunojn da neodim-oksido po jaro.