La Patriota Kanto (Rusio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Патриотическая Песня
Patrioticheskaya Pesnya
La Patriota Kanto
“Патриотическая Песня”
nacia himno
lando  Rusio
kantoteksto nenio
muziko Mikhail Glinka
ekde 1991
ĝis 2000
muzika ekzemplo
"La Patriota Kanto"
noicon
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).
vdr

La Patriota Kanto estas la oficiala nacia himno de Rusio en 1991-2000. Muziko de la granda rusa komponisto Miĥail Glinka. La himno ne havis vortojn.

Komence la verko havis francan nomon «Motif de chant national».

La 27-an de novembro 1990, ĉe malfermo de la 2-a ekstervica Kongreso de popolaj deputitoj, oni plenumis la melodion de Glinka kaj faris ĝin unuanime la ŝtata himno de Rusia Federacio. Ĝi restis la himno ĝis 2000.

Planita teksto[redakti | redakti fonton]

Iu agnoskita teksto mankis, kvankam Administracio de la prezidanto Jelcin planis enkonduki en 2000 tiun tekston:

Rusa[redakti | redakti fonton]

Славься, славься, родина — Россия!
Сквозь века и грозы ты прошла
И сияет солнце над тобою
И судьба твоя светла.

Над старинным московским Кремлём
Вьётся знамя с двуглавым орлом
И звучат священные слова:
Славься, Русь — Отчизна моя!

Traduko[redakti | redakti fonton]

Glora estu, glora, patrujo Rusio!
Vi pasis tra jarcentoj kaj fulmotondroj,
Kaj la suno brilas super vi,
Kaj via sorto estas hela.

Super la antikva moskva Kremlo
Ŝvebas la standardo kun duobla aglo,
Kaj sonas la sanktaj vortoj:
Estu glora, Rusio, mia patrujo!

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]