Turo Burana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Turo Burana
minareto
Lando Kirgizio vd
Situo Kirgizio
Situo
Geografia situo 42° 44′ 47″ N, 75° 15′ 1″ O (mapo)42.74647675.250382Koordinatoj: 42° 44′ 47″ N, 75° 15′ 1″ O (mapo)
Turo Burana (Kirgizio)
Turo Burana (Kirgizio)
DEC
Turo Burana
Turo Burana
Situo de Turo Burana
Map
Turo Burana
vdr
turo Burana

La turo Burana estas larĝa minareto en la valo de la rivero Ĉuj en norda Kirgizio. Ĝi situas proksimume 80 kilometrojn oriente de la ŝtata ĉefurbo Biŝkeko, proksime de la urbo Tokmok. La turo, kune kun kelkaj tomboŝtonoj, iom da digoj, la ruinoj de kastelo kaj de tri maŭzoleoj, estas ĉio kio restis de la antikva urbo Balasagun, kiu estis fondita de la Karaĥanida dinastio fine de la 9-a jarcento. Ekstera ŝtuparejo kaj kruta cirkulanta interna ŝtuparo ebligas al vizitantoj grimpi ĝis la pinto.

La turo origine estis 45 metrojn alta. Tamen tra la jarcentoj pluraj tertremoj kaŭzis signifan damaĝon al la strukturo. La lasta pli granda tertremo en la 15-a jarcento detruis la supran duonon de la turo, reduktante ĝin al sia nuna alto de 25 metroj. En la 1970-aj jaroj okazis restaŭra projekto por sekurigi la fundamenton kaj ripari la okcidentan flankon de la turo, kiu estis en danĝero kolapsi.

la cirkulanta ŝtuparo ene de la turo Burana

La tuta historia ensemblo, inkluzive de la maŭzoleoj, kastelaj ruinoj kaj tomboŝtonoj, nun funkcias kiel muzeo kaj ekzistas malgranda konstruaĵo sur la tereno en kiu videblas historiaj informoj samkiel arkeologiaj trovaĵoj troviĝas en kaj ĉirkaŭ la tereno.

Legendo[redakti | redakti fonton]

Legendo konektata al la turo informas ke sorĉistino avertis lokan reĝon ke lia novnaskita filino devus morti en la tago en kiu ŝi iĝus 18-jara. Por protekti ŝin, la reĝo konstruigis la altan turon kie li malliberigis la filinon. Neniu eniris la turon escepte de la servisto de la filino kiu portis al ŝi manĝaĵojn kaj trinkaĵojn. La filino sole kreskis kaj iĝis bela juna virino. Iun tagon tamen venena araneo kaŝiĝis en la manĝaĵo alportata fare de la servisto. La araneo mordis la junulinon, kaj ŝi mortis en la turo, ĵus fariĝinte 18-jara.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]