Konsorcio de Metropola Transporto de Malago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
CTMAM
Urba aŭtobuso
Urba aŭtobuso
organizaĵo • reto de publika transporto
Ĝeneralaj informoj
Loko Metropola areo de Malago
Transportsistema speco
Komenco de trafiko 2003
Aliaj informoj
Posedanto Junto de Andaluzio, k.a.
Transportisto Junto de Andaluzio
vdr

La Konsorcio de Metropola Transporto de Malago aŭ en hispana Consorcio de Transporte Metropolitano del Área de Málaga (CTMAM) estas ento de publika juro konstituita la 18an de septembro de 2003 por artikuligi la ekonomian, teknikan kaj administran kunlaboradon inter la administroj konsorciitaj por plenumi kune kaj kunordige la respondecon kiu korespondas al ili pri la kreado kaj administrado de infrastrukturoj kaj servoj de transporto, en la teritoria nivelo de la konsorciaj municipoj.

La konsorcio estas komponita de la Junta de Andalucía, la Municiparo de Malago kaj la municipoj de Malago, Benalmádena, Mijas, Rincón de la Victoria, Alhaurín de la Torre, Alhaurín el Grande, Cártama, Pizarra, Almogía, Colmenar, Casabermeja kaj Totalán. La municipo de Álora aliĝis praktike al la konsorcio septembre de 2007, kio permesis al ties civitanoj profiti la avantaĝojn de la Unika Bileto, kaj de la informaro al la uzantoj pri la linioj kiuj funkcias en ties teritorio. Oni notu, ke la municipoj de Torremolinos kaj Fuengirola, spite situi enklave en la teritorio de la konsorcio, ne integriĝis en tiu formale, pro kio ili ne povas uzi la transportkartojn en iliaj municipoj, nek disponas el koncerna urba meblaro aŭ informaro al la uzanto specife en ties teritorioj.

La ĉefa celo de la konsorcio estas kunordigi kaj plibonigi la servojn de publika transporto en la Metropola areo de Malago, starigi novan tarifaron zonan per kiu la publiko povu profiti el rabatoj pere de la uzado de la "unika bileto", kaj proponi kompletan informaron pri la sistemo de publika transporto.

En la aktualo, ties administra direktorino estas Marina García Ponce.

Koordinatoj: 36° 43′ N 4° 25′ U / 36.717 °N, 4.417 °U / 36.717; -4.417 (mapo)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]