Sabloŝtono de Kordel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
“Porta Nigra“ en Treviro konsistas el sabloŝtono de Kordel
la katedralo de Treviro estas el sabloŝtono de Kondel

Sabloŝtono de Kordel, aŭ Volcina sabloŝtono, estas flave griza aŭ ruĝa sabloŝtono, kiu estas elfosata apud la komunumo Kordel proksime de Treviro en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. La fama romia podego Porta Nigra en Treviro estas el tiu ŝtono. Tiu sabloŝtono estiĝis en la frua triaso kaj estas la plej grava konstruŝtono de Trevira lando.

Priskribo de la ŝtonaĵo kaj mineralkonsisto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas flave griza aŭ ruĝeca sabloŝtono, kiu estas riĉa je ŝtonrompitaĵoj. Ĝi estas fajn- ĝis mezgrajna kaj havas ĝis 3 mm grandaj, malhelajn makulojn. La poroj havas grandecon de 0,15 kaj 1 mm.

Enestas 78 % komponentoj kaj 12 % da ligaĵo. Ĝia videbla poraro estas 10 %. La komponentoj estas 47 % kvarco, 42 % ŝtonrompitaĵo, 8 % feldspato, 3 % flimo (biotito, muskovito) kaj malpli ol 1 % akcesoraj mineraloj (zirkono, turmalino). Ĝia ligaĵo estas argila kaj parte el kaolino.[1]

Uzado[redakti | redakti fonton]

La sabloŝtono estas uzata por masivkonstruaĵoj, plankokovraĵoj, ŝtuparoj, fenestrobretoj aŭ por kovri fasadojn. Ŝtonskulptisto uzas ĝin por monumentoj kaj tomboŝtonoj. La ŝtono estas relative persista kontraŭ veterdisfalo.[2]

Jenaj konstruaĵoj estis faritaj el la sabloŝtono: Porta Nigra, katedralo de Treviro, faka altlernejo en Treviro, Benediktana abatejo en Luksemburgo, Evangelia ĉefpreĝejo de Rheydt, skulpta kruciganta grupo sur tombejo Petersfriedhof en Frankfurto ĉe Majno, Barmer Ruhmeshalle en Wuppertal kaj la junulardomo de Kordel.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wolf-Dieter Grimm: Bildatlas wichtiger Denkmalgesteine der Bundesrepublik Deutschland. Hrsg. vom Bayerischen Landesamt für Denkmalpflege, Lipp-Verlag, München 1990, ISBN 3-87490-535-7, Gesteins Nr. 089.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Grimm: Bildatlas. Gestein Nr. 89
  2. Grimm: Bildatlas. S. 171
49.8373186.656739