Kvincenda monero (Usono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reverso de la jefersona nikelo

La nikelo, en usona uzado, estas kvin-cenda monero stampita kaj eldonita de la Usona Monservo. Ĝi estas komponita de 75% da kupro kaj 25% da nikelo, kio nomigas la pecon. Ĝi estis eldonita ekde 1866.

La arĝenta monmero de duono da dekcendo, egala al kvin cendoj, estis eldonita ekde la 1790-aj jaroj. La Usona Enlanda Milito okazigis ekonomiajn malfacilaĵojn, eligante oron kaj arĝenton el la cirkulado; reage anstataŭ malmultvalorajn monerojn, la registaro dekomence eldonis papermonerojn. En 1865, la Kongreso abolis la monbileton de kvin cendoj post Spencer M. Clark, estro de la Currency Bureau (valutservo, nune Bureau of Engraving and Printing, servo de stampado), lokigis saian propran portreton sur la monbileto. Post sukcesa enmeto de moneroj ducendaj kaj tricendaj, sen valora metalo, la Kongreso ankaŭ rajtigis kvincendan moneron konsistan el baza metalo; la stampejo ekstampis tiun version en 1866.

La komenca desegno de la Sigelnikelo estis stampita el 1866 ĝis 1883, tiam ĝi estis anstataŭita de la Libereckapa nikelo. La Bubala nikelo estis enmetita en 1913 kiel parto de klopodo por pliigi la belecon de la usonaj moneroj; en 1938, sekvis la Jefersona nikelo. En 2004 kaj 2005, oni eldonis specialajn desegnojn honore de la ducentjariĝo de la Ekspedicio de Lewis kaj Clark. En 2006 oni eldonis diversajn desegnojn. Je la fino de 2013, kostis pli ol naŭ cendojn produkti nikelon;.[1] tiele la Stampejo serĉas eblon malaltigi la koston uzante malpli kostajn metalojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]