Purismo (arto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kvarteret Bergsund de la sveda artisto Torsten Jovinge, 1931

Purismo (latine purus = pura, neta) signifas en estetiko pezocentro sur la klara, preciza, regula kaj neta. Purismaj tendencoj ofte sekvis post ondoj de manierismo kaj eklektikismo, kiuj ekzemple liveras superbordiĝon de la ornameco.

Malvastasence purismo estas tendenco en arto kaj arĥitekturo de la 20-a jarcento. Ĝin kreis Amédée Ozenfant kaj Charles-Edouard Jeanneret (Le Corbusier) en 1918 per la manifesto Après le cubisme (Post la kubismo).

La puristoj alstrebis simplan funkciemajn pentran kaj konstruan manierojn, en kiu unuiĝu estetiko kaj maŝina mondo. Ili volis uzi sur racia fundamento simplajn geometriajn formojn kun maŝineca precizeco. Ili estimis la Oran Proporcion kiel ideala proporcio kaj rifuzis nure dekorajn elementojn.

Similaĵojn kun la purismo havas la minimumismo.