István Bodolai

El Vikipedio, la libera enciklopedio

István Bodolai [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bodolai István estis hungara meteologiisto, profesoro.

István Bodolai [1] naskiĝis la 23-an de februaro 1923 en Köröm. Li mortis la 5-an de junio 1979 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Bodolai frekventis mezlernejon en Miskolc, poste en 1942 li eklaboris en tutlanda meteologia instituto en Budapeŝto. Li ricevis stipendion de la laborejo, tial li ankaŭ lernis en Scienca Universitato Pázmány Péter. La 2-a mondmilito interrompis la lernadon, li estis soldato, poste militkaptito en Sovetunio ĝis 1948. Hejmenveninta li jam parolis ruse, kion li bone profitis en la komenciĝinta socialismo. Ekde 1953 li instruis en la menciita universitato. En 1954 li kandidatiĝis, tiutempe li jam havis signifan postenon en la instituto. En 1970 li estis nomumita vicdirektoro. Lia edzino same estis meteologiisto. Li ricevis memormedalon.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A konvektív zivatarok aerológiai-szinoptikai feltételeiről (1954)
  • A frontális csapadék mennyíségének szinoptikus feltételei (1964)
  • Dinamikus meteorológia (1984)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.