Köröm
Aspekto
Köröm estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Miskolc. La loknomo signifas: ungo.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 8 km²
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.9839/20.9569
- Alto super marnivelo: 100 m
- Loĝantaro: 1240
- Poŝtkodo: 3577
- Telefonprefikso: 49
Situo
[redakti | redakti fonton]Köröm situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Sajó, ĉe kunfluo de Sajó kaj Hernád, laŭ flankovojoj. Kontraŭe Muhi estas atingebla tra ponto. Nyékládháza troviĝas 9, Tiszaújváros 11, Miskolc 16 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1387, tiam apartenanta al abatejo de Sajólád. En 1707 pro inundo de Sajó ne en fortikaĵo de Ónod okazis la parlamenta malfermo, sed sur kampo de Köröm. En 1858 pramo ekfunkciis. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, poŝto.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al (Eta) Dipatrino de 1729
- baroka paroĥo de 1729
- memorparko pri la parlamentado
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Köröm naskiĝis meteologiisto István Bodolai.