Triopo Nikulin Morgunov Vicin

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La fama triopo naskiĝis la 27-an de decembro 1960, kiam art-konsilio de la kinostudio "Mosfilm" konfirmis la liston de roluloj en la filmo "Hundo Barboso kaj neordinara kroso". Kaj en 1995 en la moskva klubo de filmo-ŝatantoj estis malfermita muzeo de la legenda triopo. Post duonjaro la muzeo estis priŝtelita: estis rompitaj la montrofenestroj, malaperis valoraj eksponaĵoj. Poste oni forprenis ankaŭ la ejon. La muzeestro Vladimir Cukerman transveturigis la restaĵojn en sian malgrandan unuĉambran loĝejon en Krasnogorsko. Nun tie estas konservataj pli ol 15 mil eksponaĵoj kaj samtiom da historioj, ligitaj kun la vivoj de la aktoroj. Multaj el tiuj rememoroj ĝis nun ne fariĝis propraĵo de la popolo.

Kiel formiĝis la triopo[redakti | redakti fonton]

Kiam Leonid Gajdaj decidis produkti sian unuan filmon "Hundo Barboso kaj neordinara kroso" por partopreno en la stelula triopo li invitis Georgij Vicin, Miĥail Ĵarov kaj Sergej Filippov. La unua rifuzis Miĥail Ĵarov: Kio? Ĉu mi devos kuraĉi tra kampoj, saltadi de sur arboj?! Elektu iun pli junan!. Ankaŭ Sergej Filippov post tralego de la scenaro ekobstinis: Mi ne povas konsenti. Necesas urĝe veturi en Novgorodon, mian onklinon akcidente trafis tramo. Konsentis nur Georgij Vicin.

Poste por la rolo de Problemulo estis provata Boris Novikov kaj por la rolo de SpertuloIvan Ljubeznov. Sed kiam oni venigis Jurij Nikulin al Leonid Gaidai, tuj malaperis ĉiuj duboj de la reĝisoro.

Eŭgenon Morgunov kun Leonid Gajdaj konatigis Ivan Pirjev.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.