Leonid Gajdaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Leonid Gajdaj
Personaj informoj
Naskiĝo 30-an de januaro 1923 (1923-01-30)
en Svobodnij
Morto 19-an de novembro 1993 (1993-11-19) (70-jara)
en Moskvo, Flag of Russia (1991-1993).svg Rusio
Lingvokapablo rusa lingvo
Familianoj
Edz(in)o Nina Grebeshkova
v  d  r
Information icon.svg

Leonid Ioviĉ GAJDAJ (ruse Леони́д И́ович Гайда́й) naskiĝis la 30-an de januaro 1923 en urbeto Svobodnij, Amura provinco, Rusio, mortis la 19-an de novembro 1993 en Moskvo. Li estis eminenta sovetia reĝisoro, dramisto kaj aktoro, kies komediaj filmoj atingis enorman popularecon kaj larĝan publikan rekonon en la antaŭa Sovetunio, la moderna Rusio kaj eksterlande. Ili estas veraj ĉefverkoj de la rusa kinoarto.

Patro de Leonid estis ukrajno Iov Isidoroviĉ Gajdaj laborinta kiel fervojisto. Li naskiĝis en Poltava provinco (nun Ukrainio). Patrino Maria Ivanovna originis el Rjazanja provinco de Rusio. La gepatroj havis tri gefilojn: Leonid, Aleksandr kaj Aŭgusta.

Dum la Dua Mondmilito Leonid militservis en la Ruĝa Armeo kaj estis grave vundita tiam. Li ne sukcesis plu esti soldato kaj tial ekloĝis en urbo Irkutsk situanta en la sud-orienta parto de Siberio. Tie li studis profesion de reĝisoro en la loka teatra studio, kiun li finis en 1947. Ekde 1949 ĝis 1955 Gajdaj studis saman profesion en la moskva VGIK universitato.

En 1956 aperis lia unua filmo "Longa vojo" kreita laŭ motivo de verkoj fare de Vladimir Korolenko. Dum tridek ses jaroj de sia kinoagado Leonid Gajdaj kreis 18 filmojn, verkis 15 filmodramojn, ludis 8 epizodajn rolojn. Danke al lia edukado kaj partopreno en liaj filmoj grandan popularecon ricevis multaj geaktoroj, precipe t.n. "La Gaja Triopo" (Georgij Vicin, Jurij Nikulin kaj Eŭgeno Morgunov).

En 1989 Gajdaj meritis plej altan rangon "La popola artisto de USSR".

En 1954 li edziĝis al Nina Pavlovna Grebeŝkova, kiu estis lia samkursanino en VGIK. La gepatroj havis filinon Oksana.

Leonid Ioviĉ Gajgaj estas sepultita en la moskva Kuncevo tombejo.

Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 1956 — Долгий путь (Longa vojo)
  • 1958 — Жених с того света (Fianĉo el la Paradizo)
  • 1960 — Трижды воскресший (Triope resurektito)
  • 1961 — Пёс Барбос и необычный кросс (Hundo Barbos kaj neordinara kroso)
  • 1961 — Самогонщики (Alkohol-produktistoj)
  • 1963 — Деловые люди (Negocistoj)
  • 1965 — Операция «Ы» и другие приключения Шурика (Operacio "I" kaj aliaj aventuroj de Ŝurik)
  • 1966 — Кавказская пленница, или Новые приключения Шурика (La Kaŭkaza kaptitino, aŭ la novaj aventuroj de Ŝurik)
  • 1968 — Бриллиантовая рука (Diamanta brako)
  • 1971 — 12 стульев (Dek du seĝoj), laŭ literatura verko Dek du seĝoj
  • 1973 — Иван Васильевич меняет профессию ("Ivan Vasiljeviĉ ŝanĝas la profesion")
  • 1975 — Не может быть! (Ne povas esti!)
  • 1977 — Инкогнито из Петербурга (Inkognito el Peterburgo)
  • 1980 — За спичками (Pro alumetoj)
  • 1982 — Спортлото-82 (Sportlotludo-82)
  • 1985 — Опасно для жизни! (Danĝeras por la vivo!)
  • 1989 — Частный детектив, или Операция «Кооперация» (Privata detektivo, aŭ Operacio "Kooperado")
  • 1992 — На Дерибасовской хорошая погода, или на Брайтон-Бич опять идут дожди (En la odesa strato Deribasovskaja staras bonvetero, aŭ en la novjorka distrikto Brighton Beach repluvas)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1] biografio kun bildoj angle
  • [2] intervjuo kun vidvino N. Grebeŝkova pri ŝia edzo kaj lia laboro kun kelkaj fotoj ruse