Saltu al enhavo

Diamanta brako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diamanta brako
filmo
Originala titolo Бриллиантовая рука
Originala lingvo rusa lingvo
Kina aperdato 28 apr. 1969
Ĝenro groteska komedio, krimkomedifilmo, parodifilmo, aventura filmo, komedia filmo, Frenezkomedio, muzika filmo
Kameraado Igor Chernykh
Reĝisoro(j) Leonid Gajdaj
Scenaro Leonid Gajdaj  Yakov Kostyukovsky  Moris Slobodskoy
Loko de rakonto Soveta Unio Italio
Muziko de Aleksandr Zatsepin
Rolantoj Jurij Nikulin  Anatoli Papanov  Andrei Mironov  Нина Павловна Гребешкова  Nonna Mordyukova  Leonid Kanevsky  Светлана Афанасьевна Светличная  Nikolai Romanov  Stanislav Chekan  Vladimir Guliayev  Yevgeniya Melnikova  Andrei Fajt  Leonid Gajdaj  Alexandr Chvylja
Produktinta firmao Mosfilm
IMDb
vdr

Diamanta brako (ruse Бриллиантовая рука) estas sovetia komedia krimfilmo de 1968 reĝisorita de Leonid Gajdaj kaj ĉefrolita de Jurij Nikulin, Andrei Mironov kaj Anatoli Papanov. La filmo estas konsiderita unu el la plej sukcesaj filmoj en Sovetunio.

La "estro" de la nigra merkato provas kontrabandi juvelojn kaj diamantojn el Turkio en Sovetunion kun la helpo de la mesaĝisto Gennadij. Semjon, senkulpa edzo kaj patro de du infanoj, ekvelas por la unua fojo en sia vivo al Turkio. Dum la velado li amikigas kun Gennadij. Promenante tra la stratoj de Istanbulo, Semjon deglitas sur la akvomelonan ŝelon kaj nevole malbenas. La malbeno "Чёрт побери!" (ruslingve: "Damne!") estis tute hazarde simila al sekreta parolvorto, kiu estus signo al la bandanoj, kiuj atendis kuriron Gennadij Kozodojev en Istanbulo. Ili prenas Semjon al la "kliniko" kaj bandaĝas lian manon por enmeti la juvelojn kaj diamantojn en gipso al la "senkonscia" Semjon. Sed li vidas tion observante kaŝe. Kiam Semjon revenas al Sovetunio, li rakontas al la polico kio okazis en Turkio. La polico utiligas Semjonon kiel allogilon por kapti la krimulojn. La plej granda parto de la intrigo rondiras ĉirkaŭ la malsamaj provoj de la du krimuloj Gennadij kaj Ljolik por repreni la juvelojn kaj diamantojn.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]