Diamanta brako
Diamanta brako | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Бриллиантовая рука |
Originala lingvo | rusa lingvo |
Kina aperdato | 1969 |
Ĝenro | groteska komedio, muzika filmo, aventura filmo, komedia filmo, melodrama |
Kameraado | Igor Chernykh |
Reĝisoro(j) | Leonid Gajdaj |
Scenaro | Leonid Gajdaj • Yakov Kostyukovsky • Moris Slobodskoy |
Loko de rakonto | Sovetunio • Italio |
Muziko de | Aleksandr Zatsepin |
Rolantoj | Jurij Nikulin • Anatoli Papanov • Andrei Mironov • Nina Grebeshkova • Nonna Mordyukova • Leonid Kanevsky • Svetlana Svetlichnaya • Nikolai Romanov • Stanislav Chekan • Vladimir Guliayev • Yevgeniya Melnikova • Andrei Fajt • Leonid Gajdaj • Alexandr Chvylja |
Produktinta firmao | Mosfilm |
IMDb | |
Diamanta brako (ruse Бриллиантовая рука) estas sovetia komedia krimfilmo de 1968 reĝisorita de Leonid Gajdaj kaj ĉefrolita de Jurij Nikulin, Andrei Mironov kaj Anatoli Papanov. La filmo estas konsiderita unu el la plej sukcesaj filmoj en Sovetunio.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]La "estro" de la nigra merkato provas kontrabandi juvelojn kaj diamantojn el Turkio en Sovetunion kun la helpo de la mesaĝisto Gennadij. Semjon, senkulpa edzo kaj patro de du infanoj, ekvelas por la unua fojo en sia vivo al Turkio. Dum la velado li amikigas kun Gennadij. Promenante tra la stratoj de Istanbulo, Semjon deglitas sur la akvomelonan ŝelon kaj nevole malbenas. La malbeno "Чёрт побери!" (ruslingve: "Damne!") estis tute hazarde simila al sekreta parolvorto, kiu estus signo al la bandanoj, kiuj atendis kuriron Gennadij Kozodojev en Istanbulo. Ili prenas Semjon al la "kliniko" kaj bandaĝas lian manon por enmeti la juvelojn kaj diamantojn en gipso al la "senkonscia" Semjon. Sed li vidas tion observante kaŝe. Kiam Semjon revenas al Sovetunio, li rakontas al la polico kio okazis en Turkio. La polico utiligas Semjonon kiel allogilon por kapti la krimulojn. La plej granda parto de la intrigo rondiras ĉirkaŭ la malsamaj provoj de la du krimuloj Gennadij kaj Ljolik por repreni la juvelojn kaj diamantojn.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Diamanta brako (plena filmo en HD) ĉe YouTube (official upload by Mosfilm)
- Diamanta brako ĉe AllMovie (angle)
- Diamanta brako en Interreta filma datumbazo (angle)
- Diamanta brako (kun anglaj subtekstoj) Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine