British Geological Survey

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La British Geological Survey (BGS, en Esperanto estus Britia Geologia Esplorcentro) estas parte publikfinancata centro kiu celas antaŭniri en geoscienca konaro de la teramaso de Unuiĝinta Reĝlando kaj de ĝia kontinenta ŝildo pere de rimedoj de sistema esplorado, kontrolado kaj studado.

La sidejo de la BGS estas en Keyworth, Nottinghamshire, Anglio, Unuiĝinta Reĝlando. Ties aliaj centroj estas situantaj en Edinburgo, Wallingford, Cardiff kaj Londono. La nuna moto de BGS estas: Applied Geoscience for our changing Earth, tio estas Aplikita Geoscienco por nia ŝanĝo de la Tero.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]