Recreational Equipment, Inc.

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Recreational Equipment, Inc.
konsumkooperativo
Komenco 1938 vd
Geografia situo 47° 23′ 56″ N, 122° 15′ 7″ U (mapo)47.3988-122.252Koordinatoj: 47° 23′ 56″ N, 122° 15′ 7″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Sidejo Kent
Recreational Equipment, Inc. (Vaŝingtonio)
Recreational Equipment, Inc. (Vaŝingtonio)
DEC
Recreational Equipment, Inc.
Recreational Equipment, Inc.
Lokigo de Vaŝingtonio en Usono
Map
Recreational Equipment, Inc.
Agokampo sporta ekipaĵo • outdoor gear
Retejo Oficiala retejo
Jura formo entrepreno
vdr

Recreational Equipment, Inc. (aŭ REI Co-op, mallonge REI [arijaj']) estas privata kooperativa firmao, kiu vendas ilojn kaj aĵojn por montgrimpado, tendumado, kaj aliaj subĉielaj ŝatokupoj. Lloyd kaj Mary Anderson fondis ĝin en 1938 en Seatlo, Vaŝingtonio, Usono, kaj la ĉefoficejo situas en la urbo Kent, suda antaŭurbo de Seatlo. En 2014 ĝi vendis varojn kun suma valoro de 2,2 miliardoj da usonaj dolaroj. Kiel kooperativo, membroj pagas dudek dolarojn por dumviva membreco, kaj ricevas proksimume dek-procentan rabaton ĉe aĉetoj de nerabatitaj vendaĵoj, aŭ en la formo de ĉiujara kupono uzebla en aĉetoj dum la venontaj du jaroj, aŭ kiel ĉekon. Proksimume 11 milionoj da membroj ekzistas, el kiuj ĉ. 40% aktive uzadas sian membrecon en aĉetado de varoj. La firmao havas ĉ. 11 mil dungitojn laborantajn ĉe 144 vendejoj en multaj usonaj ŝtatoj, kaj en tri distribuaj centroj kaj la ĉefoficejo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Bazita sur la responda artikolo en la anglalingva Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]