Uzanto-Diskuto:Petr Tomasovsky: Malsamoj inter versioj
e Bildoj en via uzanta paĝo |
e Pri via uzado de administraj rajtoj |
||
Linio 349: | Linio 349: | ||
Saluton, via uzanta paĝo estas tre bela, sed la uzitaj bildoj estas tute sen licencojn aŭ originon. [[Vikipediisto:Petr K|Petr K]] 14:53, 21. Jul 2006 (UTC) |
Saluton, via uzanta paĝo estas tre bela, sed la uzitaj bildoj estas tute sen licencojn aŭ originon. [[Vikipediisto:Petr K|Petr K]] 14:53, 21. Jul 2006 (UTC) |
||
== Pri via uzado de administraj rajtoj == |
|||
Kara Petro, |
|||
Petro, vi ja estas valora kontribuanto al la Vikipedio, kaj ni rimarkis la kvaliton de viaj redaktoj. Multaj el ni aprezas viajn valorajn kontribuaĵojn. Tamen ni skribas al vi ĉi tiun mesaĝon por atentigi vin pri tio, ke vi ricevis viajn administrantajn rajtojn por servi al la komunumo. Tio signifas, ke vi devas uzi viajn specialajn rajtojn konforme al la preferoj de la komunumo. |
|||
Ni kun bedaŭro konstatas, ke ofte via uzo de viaj specialaj rajtoj kaŭzis ĉagreniĝon ĉe aliaj Vikipediistoj. Pro tio ni sugestas al vi, ke vi estonte uzu viajn administrantajn rajtojn pli singarde. |
|||
Pli konkrete, vi uzu viajn rajtojn je forigado kaj protektado de paĝoj nur en la jenaj okazoj: |
|||
*Kiam la komunumo konsentis sur [[Vikipedio:Ŝlositaj paĝoj]] aŭ [[Vikipedio:Forigendaj artikoloj]] pri la protekto aŭ forigo |
|||
*Aldone, vi povas forigi artikolon, kiam temas pri artikolo kreita kiel nedubebla [[Vikipedio:Vandalismo|vandalismo]] aŭ kun misliterumita titolo. |
|||
Se vi mem volas forigi au protekti iun paĝon, vi povas proponi ĝian protekton/forigon sur [[Vikipedio:Ŝlositaj paĝoj]] aŭ [[Vikipedio:Forigendaj artikoloj]]. Se neniu Vikipediisto kontraŭas vian proponon dum iom da tempo, vi povas efektivigi ĝin. Pri forigo, ekzistas ja konkretaj tempolimoj atendendaj antaŭ la forigo (vidu [[Vikipedio:Reguloj pri forigado]]). Pri protektado, ni povas diri, ke se dum du tagoj neniu kontraŭas la protekto-proponon, vi povas efektivigi ĝin. |
|||
Se vi estonte denove kaŭzas kompreneblan ĉagreniĝon de Vikipediisto per ne-singarda uzo de viaj administrantaj rajtoj, ni proponos ke viaj administritaj rajtoj estus de vi forprenitaj kaj okazigos baloton pri tio. |
|||
La subskribintoj: |
|||
*[[Vikipediisto:ArnoLagrange|<font color="green">Arno</font> <font color="blue">Lagrange]]</font> [[Vikipediista_diskuto:ArnoLagrange|✉]] 07:16, 23. Jul 2006 (UTC) |
|||
* - |
Kiel registrite je 07:16, 23 jul. 2006
Jen estas ĉiuj miaj kontribuoj en Esperanto Vikipedio.
Vikipediista diskuto:Petr Tomasovsky/Arkivo 1
Ŝajnas, ke ĉiu, kiu ofendiĝis pro io nun revenas kaj balotas pro personaj kialoj por majuskligo. Do laborigo de la aktivaj vikipediistoj.
Ni diras triope, ke baloto validis kaj same tri homoj diras, ke ne validis. Narvalo 19:27, 23. Feb 2006 (UTC)
Saluton, mi ne vidas sur ruĝeta fono la ruĝajn nomojn de la ŝtatestroj. Narvalo 19:48, 1. Mar 2006 (UTC)
Ŝablono, jes
Hieraŭ mi laboris pri tiu ŝablono, sed mi fine ne movis ĝin. Mi faris tio hodiaŭ. Dankon! -- 4lex 09:11, 8. Mar 2006 (UTC)
Mi tradukas la ne tiom longajn artikolojn (aŭ iom mallongigas la longajn) laŭ leksikono (sur KD).. Ĉu vi havas similan aŭ en la ĉeĥa lingvo ekzistas do leksikono sur KD? Narvalo 18:59, 12. Mar 2006 (UTC)
Malplenaj kategorioj
Mi petas vin dume ne forigi malplenajn kategoriojn, faritajn de maksim-bot. Mi planas baldaŭ aldoni en ilin artikolojn. Maksim 10:41, 20. Mar 2006 (UTC)
- Maksim, tie estis nenio skribita pri postaj aldonoj.
- Jes, certe. Mi ne scias kiel anticipe skribi ke ne forigi ĝin. Maksim 14:43, 20. Mar 2006 (UTC)
- Ĉu eo-viki estos kolektejo de ĉiuj retadresoj el interreto al donita temo
- Pri la retadresoj mi ĝin moderigis. Ĝi plu ne faras "aldonajn ligojn" en la diskutpaĝoj. Maksim 14:43, 20. Mar 2006 (UTC)
Petro, dankon pro la salutvorto al "Jerusalema zoo"!
(Mi ne trovis funkcion "persona mesaĝo", do respondas ĉi tie :))--L.Rimon 11:11, 30. Jun 2006 (UTC)
Excuse me, I don't speak Esperanto.
Why did you remove the article Cao Cao? --194.94.134.99 15:13, 20. Mar 2006 (UTC) (Sarazyn)
Jen vi havas reen vian unufrazaĵon pri Cao Cao.
I told you I don't speak Esperanto. And I don't think it's great to separate this discussion by you answering me on my anonymous IP disc.
Would you please repeat your answer (1.) in English and (2.) on this userpage? --194.94.134.99 10:15, 21. Mar 2006 (UTC) (Sarazyn)
- I see that Cao Cao exists now. Did you undelete it? --194.94.134.99 10:16, 21. Mar 2006 (UTC) (Sarazyn)
My very dear Petr!
This is the last time I will write to you if you keep rejecting my pleas to answer in English. I'm convinced that you are no capable Wikipedian.
- You split this discussion by always answering me on my IP page. I'm not willing to get an account on the Esperanto Vikipedio, because I don't speak Esperanto and you guys seem not to understand English as well.
- You don't inform me about what happened to the article Cao Cao. It was not shown in March 2006. Maybe the interwiki link was broken.
I hope you'll answer me on this page (and in English) this time. --194.94.134.99 12:09, 28. Mar 2006 (UTC) (Sarazyn)
Roboto Aald
Pri mia roboto, kiu aldonadas diversaĵojn al artikoloj, mi interesiĝas pri via opinio pri ĝi. Kion ĝi faru kaj kion ne?
Nun ĝi aldonadas jenon, prenante ĉi tion el intervikie ligitaj alilingvaj artikoloj:
- Kategorioj
- Ligoj al la Komunejo
- Enaj ligoj "Vidu ankaŭ"
- Eksteraj ligoj - ne pli ol kvar kalkulante kune kun jam ekzistantaj en nia artikolo
- Bildoj - ne pli ol kvar kalkulante kune kun jam ekzistantaj en nia artikolo, se estas aliaj kiuj estas jam en Komunejo, ili aldoniĝas en la diskutpaĝon.
Maksim 16:18, 20. Mar 2006 (UTC)
- Mi kontrolas laboron de la roboto. Pro tio nun ĝi plu ne aldonas dekojn da ligoj en unu artikolon.
- Pri netaŭgaj bildoj - ili povas aperi, se pro iu kialo iu enmetis ilin en alilingvan artikolon. Ĉi tio reale iam okazadas.
- Forigi ĉion krom bildoj kaj eksteraj ligoj - kial? Mi ne volus.
- Pri nova sekcio "ceteraĵoj" - mi ne scas kiel ĝin aldoni, eble eĉ neniel.
- Tamen mi interesiĝas, kiun varianton vi opinias kiel la plej bonan por tia roboto.
- Maksim 20:44, 20. Mar 2006 (UTC)
Mi korektis la mistajpaĵon de Skotlando. Se estas alia eraroj, mi petas diru kio ili estas. Dankon. Bobo Katzo 21:44, 25. Mar 2006 (UTC)
voĉdono de Vitred validas, ne eku batalon Narvalo 12:20, 28. Mar 2006 (UTC)
Saluton Petro,
Se vi tuŝas artikolojn pri ĉeĥoj, mi petas aldoni prononcon, elparolon per esperantaj literoj inter [], precipe, se ili entenas neesperantajn literojn. Eble mi povas kontroli ĉe la ĉeĥa lingvo, kiel oni elparolas tiujn literojn, sed estus pli bone tuj legi tion. 10:03, 29. Mar 2006 (UTC)
Dankon, bonvolu forigi la varianton KOSZTA József 11:25, 29. Mar. 2006 (UTC) Zetey
Ŝajnas, ke mi dufoje forigis artikolon, kiun mi ne povas restarigi. Narvalo 10:43, 29. Mar 2006 (UTC)
Enartikolajn korektojn devas fari robotoj. Vidu, kiom da paĝoj estas ligitaj al unu artikolo. Mi kontaktas Maksimon por eki roboton. (Poste la neligitajn majusklajn version ni povos forigi) Narvalo 17:01, 29. Mar 2006 (UTC) Maksim promesis fari la necesan roboton. Narvalo 08:20, 30. Mar 2006 (UTC)
Petro, laŭ kiu metodo vi alidirektas? Mi prenis tiun ĉi kaj paŝas de litero A. Ĉi ne estus pli bone, se ankaŭ vi uzus tiun ĉi metodon. Tiukaze ne forrestas artikolo. Se vi havas pli bonan proponon mi akceptos tion.Narvalo 08:20, 30. Mar 2006 (UTC)
Mi jam plurloke pruvis, ke en Esperantio hungaroj uzas inverasan vortordon, sed ili ne volas akcepti la kutimojn en Esperantio, ĉar la lerno de hungara kutimo malfaciligas por ili la pensadon. Narvalo 09:59, 31. Mar 2006 (UTC)
Julio BAGHY, István Nemere, Ilona Koutny plej konataj hungaraj esperantistoj ŝajnas esti stultaj pri reguloj. Narvalo 10:02, 31. Mar 2006 (UTC)
Kompreneble mi daŭrigas la laboron pri Kossuth - unu el la plej gravaj hungaroj - kaj aliaj temoj signataj per {{redaktata}}, sed mi ne volis labori sub majuskla nomo. Tiu {{redaktata}} memorigas min pri gravaj aferoj plufarindaj. Ĉi-sabate-vendrede mi forestos. Narvalo 10:41, 31. Mar 2006 (UTC)
Laŭ mi, robotajn fuŝaĵojn devas korekti roboto. Ne oferu tempon por tio, sed anoncu tion en diskutejo. Narvalo 19:25, 31. Mar 2006 (UTC)
Saluton Petro,
Mi proponas provizore ne fari tion, ĉar oni listigas denove ĉe viaj kulpoj (senseriozeco....) tiun agadon. Tiujn 100-200 restantajn hungarajn nomojn mi rapide alidirektos. Nu, mi baldaŭ ekveturas:) Ekzistas miloj da aliaj artikoloj por alidirekti:) Narvalo 06:13, 1. Apr 2006 (UTC)
Liv Ullmann
Saluton Petro! Ĉu Liv Ullmann estas virino? Mi pensis ke ri estas ina viro! :D Roberto 08:27, 2. Apr 2006 (UTC)
Mi vidis nur inter la Lastaj ŝanĝoj proteston de Tonyo. Narvalo 19:37, 2. Apr 2006 (UTC)
Mi atentigas vin, ke oni ĝenerale ne redaktas vikipediistan paĝon. Eble iu ofendiĝas. Narvalo 17:26, 5. Apr 2006 (UTC)
Pereita kaj pereinta
Dankon, mi pripensos la aferon. Kiel mi diris, en latinidaj lingvoj ne estas aktivaj participoj, sekve, kiel jam notis Zamenhof, tio estas malfacilaĵo al ni, estas same kiel la diferenco inter "ĝia" kaj "sia", preskaŭ ne komprenebla al latinidparolantoj, sed ŝajne tute klara al slavoj. Roberto 18:45, 7. Apr 2006 (UTC)
Vere, Petro, mi apenaŭ komprenas la malsamojn... Roberto 20:30, 7. Apr 2006 (UTC)
Forigoj/movoj
Petro, ĉu vi povus atenti ke kiam vi forigas/movas artikolon, ne malaperu ĝia historio? Nun la tuta historio de Listo de aktoroj ne plu videblas por neadministrantoj. Vi ŝajne faris ion mise, kiam vi movis aŭ forigis ĝin. (Verŝajne vi iam simple alkopiis tekston al malplena paĝo anstataŭ movi ĝin tien per la funkcio "movu"). Marcos 15:19, 8. Apr 2006 (UTC)
João Pessoa
Petro vi forigis "João Pessoa" por movi João PESSOA, sed João Pessoa estas urbo! Vi devis krei "João Pessoa (Urbo)" antaŭ movi! Bonvole, malfaru tion. Roberto 05:28, 10. Apr 2006 (UTC)
Mi verkis ambaŭ artikolojn! Unu pri la homo João Pessoa, kaj alia pri urbo João Pessoa! Ili estis tute malsamaj.Roberto 07:59, 10. Apr 2006 (UTC)
Ne, ne estas apartigilo. Mi vidis en "lastaj ŝanĝoj" ke vi forigis João Pessoa (Urbo) por ebligi movon de João PESSOA (homo). Roberto 08:15, 10. Apr 2006 (UTC)
Certe restas nun nur artikolo pri homo. Artikolo pri urbo estas iom pli ampleksa. Restas nur diskuto pri la urbo: "kokarboj, areno > korkarboj, sablo - se mi divenis ĝuste, ĉu mi ricevos kviz-poentojn? Mo. kokarboj estas arboj kiuj naskas kokojn, ĉu ne? :DRoberto 09:23, 18.
Dankon! Nun oni bezonas nur krei apartigilon, ĉu ne?Roberto 08:38, 10. Apr 2006 (UTC)
En Ameriko estas tre ofta nomiĝi urbojn per nomo de homoj, viroj kaj virinoj. Sekve, se ne eblos movi artikolon, kontrolu se la homo ne estas omaĝita per urbo.Roberto 08:44, 10. Apr 2006 (UTC)
Albuquerque estas tre ofta familinomo en portugala kaj hispana lingvo. Estas miloj kaj miloj da Albuquerqueoj! Pri Aldonaĵoj, vi povas meti la bildojn en artikolo pri urbo kaj forigi João Pessoa/Aldonaĵoj post mi metos klarigojn pri la bildojn.Roberto 09:14, 10. Apr 2006 (UTC)
mi kontrolas nuntempe, laŭvice tiujn ĉi artikoolojn Ĉu vi ne volas surpreni kelkajn literojn (ekz. K-N) por tuta kontrolo? Ekde vendredo ĝis ĵauda vespero mi forestos. Estus bone, se la tuta kontrolo, alidirekto finiĝus ĝis ĵauda vespero! Narvalo 09:43, 11. Apr 2006 (UTC)
Demando
Saluton Petr,
mi estas nova vikipediisto. Hodiaŭ mi startigis artikoleton pri iu grava esperantisto el mia regiono, Normand Fleury. Vi ŝanĝis la paĝon de Normand FLEURY al Normand Fleury. Sed, en Kanada_esperantisto ĉiuj nomoj estas majuskligitaj, tiel ke nun, provante iri al paĝo pri Normand FLEURY oni vidas nenion. Ĉu oni devos ŝanĝi ĉiujn nomojn ankaŭ en paĝoj kiel Kanada_esperantisto? Ŝajnas al mi esti ega laboro. Kial ne konservi dumtempe la du versioj de homoj (kun kaj sen majusklaj familiaj nomoj)?
kunlaboreme, Boris-Antoine LEGAULT
Saluton Petro kaj dankon! Vi tute pravas. Mi redaktis tial Arad (distrikto), ĉar la distrikto kaj la ĉefurbo de la distrikto havas la saman nomon. Mi ne scias kiel solvi la problemon. Mi tre volonte akceptas vian helpon. Zetey 2006. 04. 19. 17/50 (UTC)
Saluton! Mi povos fari tiel, ĉu ne? Distrikto Arad, Arad Zetey
Saluton Petro! 1. Mi ne havas sufiĉajn redaktajn konojn, verŝajne vi jam rimarkis. 2. Verŝajne vi rimarkis ankaŭ tion, ke mi redaktas artikolojn sole pri Transilvanio, ĉar mi havas fontojn unuavice pri ili. 3. Mia celo estas enmeti en Vikipedion kiel eble plej rapide ĉiujn komunumojn de Transilvanio, ĉar eble venonta jaro mi ne plu redaktos. Do mi nun ne deziras perdi mian tempon por aliaj aferoj, kiu tute ne signifas, ke mi subtaksas tion, kion vi intencas kiel administranto. Se vi deziras fari tiujn, kiujn proponis al mi, mi havas nenion kontraŭ ĝi. Mi esperas, ke vi komprenas min kaj mi ne ofendis vin. Pluajn sukcesojn deziras al vi Zetey 20.04.2006.
Saluton, Justulo... koncernas jud-savintojn tiel tute ne temas pri tio. Narvalo 18:44, 22. Apr 2006 (UTC)
Persona venĝo ne estas bonvena. Narvalo 19:12, 22. Apr 2006 (UTC)
Willhelm Tell
Petro, kial vi forigis la artikolon pri Willhelm Tell, kvankam mi plibonigis ĝin, kaj petis ne plu forigi ĝin? Se vi daŭre opinias ĝin forigenda, unue menciu argumentojn sur Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Vi ne povas sole decidi, kio estas forigenda (same kiel mi tion ne povas sole decidi). Mi nun restarigas tiun artikolon. Estu tamen pli atentema kun la aliaj artikoloj, al kies forigo mi kontraŭis (ja temas nur pri eta elcentaĵo de la de vi proponitaj forigendaj artikoloj). Marcos 19:15, 22. Apr 2006 (UTC)
- Nun ankoraŭ la samo pri ALTENBURGER Adolf. Vi daŭre malpbservas la regulojn de la Vikipedio!!! Ĉesu tion! Marcos 19:18, 22. Apr 2006 (UTC)
- La tri artikolojn, kiujn vi senkonsente forigis, mi denove restarigis, kaj reenmetis la diskuton pri ili en Forigendaj artikoloj (tie ni povas pludiskuti pri ili, se vi daŭre volas forigi ilin). Bv. memori, ke laŭ la nuna regularo, unufrazaĵoj ne ĉiam estas forigendaj, sed nur, se la frazo estas ne-trafa. Kaj plej grave, ke vi nur rajtas forigi artikolojn, se estas konsento pri tio. Alikaze vi rompas la vikipediajn regulojn. Marcos 22:43, 22. Apr 2006 (UTC)
Saluton Petro! Dankegon pro la helpo kaj ĉiujn bonajn! Vikipedisto:Zetey
Mi baldaŭ finos eĉ sen vi. Narvalo 06:12, 23. Apr 2006 (UTC)
Listoj
Mi provos movi ankaŭ la ceterajn "X-aj esperantistoj". Sed mi ne havas pli da laborforto hodiaŭ. Eble mi trovos tempon laboreje morgaŭ. Dankon pro via atentigo. Bab 19:50, 25. Apr 2006 (UTC)
- Mi nun plenumis mian promeson al vi. Na "Gravaj geesperantistoj" mi ne movis, ĉar ĝi estas pli ol nura listo. Ni devas trovi solvon por tiaj listecaĵoj. Tamen la solvontoj estu vi (plurale). Mi devas nun dum kelkaj semajnoj paŭzi de la Vikipedio, aŭ mi malsukcesos je miaj ekzamenoj. Amike, Bab 15:29, 26. Apr 2006 (UTC)
Ikariodo petis helpon de Arno. Vi - se vi bone rememoras - korektis majusklojn al minusklo ĉe Miroslav. Aŭ ne. Mi jam fajfas pri ĉio. Narvalo 08:01, 28. Apr 2006 (UTC)
Oni ĝenerale ne redaktas - en naciaj vikipedioj estas tre malpermesite - personajn paĝojn de aliaj vikipediistoj, laŭ propra ĝuo. Mi ne korektas iĉ- na-uzon de kelkaj vikipediistoj sur siaj paĝoj, kvankam tio tre ĝenas min. Laŭ mi - se vi forigis la majusklan version - la sola solvo estintus, korekto al la sekva: [Smmmm Smmmm|Smmm SMMMM] Narvalo 08:16, 28. Apr 2006 (UTC)
Vere mi ion fuŝe kreis Liston de brazilaj esperantistoj omaĝitaj per publikaj objektoj eble nun vi devas refari la originalan liston por inkluzivi nekonatajn esperantistojn... Sed mi pensas ke tio ne estas granda problemo.Roberto 07:30, 29. Apr 2006 (UTC)
- Mi pruvos ion, se mi bezonos forigon mi petos al vi, ĉu certe?Roberto 07:48, 29. Apr 2006 (UTC)
- Prete! Nun ni havas du malsamajn listojn. Pardonu la fuŝaĵon.Roberto 07:59, 29. Apr 2006 (UTC)
- Kial vi movis "Listo de Barataj esperantistoj" al "Listo de barataj espeantistoj" ktp.? Majuskla B ĉi-kaze ne estas eraro. Mi ne komprenas kial vi ĉiuj tiom kontraŭas min ĉi-punkte. Eĉ en plurraj artikoloj, kiujn mi origine verkis (ekz-e Ĥ), oni "postkorektis" min. Estu loko por individua variado, ene de la limoj por ĝusta lingvo, ĉu ne? En la Angla vp Britoj ne "korektas" na color al colour en artikoloj skribitaj far Usonanoj, kaj inverse. Oni respektu unu la alian, eĉ se oni ne ĉiam konsentas! Bab 09:10, 29. Apr 2006 (UTC)
Ŝajnas, ke Bertilow plej ofte verkas la gramatikon por si mem. Mi ne spertas tioman uzon de majuskloj ĉe monatoj, popoloj. mortis la 20-an de Aprilo...' Mi ne rememoras similaĵon ... Narvalo 05:47, 5. Maj 2006 (UTC)
Saluton
Mi kontrolas kelkfoje la hungaran vikipedion kaj nun okazas simila subondo, malfluso je redaktoj kiel ĉe ni. Ĉu vi havas spertojn pri la ĉeĥa vikipedio? Ĉu tiom da studentoj aktive kunlaboras? Narvalo 05:44, 5. Maj 2006 (UTC)
Dankon
Dankon pri via bonveno. :)--La Ikirojdo|Vidu mian diskuton 16:28, 5. Maj 2006 (UTC)
Ankaŭ mian dankon. Kinetaviro 05:51, 27. Maj 2006 (UTC)
Elstaraj artikoloj
Mi konfesas ne bone kompreni la sistemon starigita de Thomas. Ne, mi neniel scias kio okazis ĉe la ĉapitro Arto kaj Kulturo. Demandu al Thomas! --Internaciulo 12:20, 8. Maj 2006 (UTC)
Ĉu ankaŭ user:Maksim ofendiĝis? Narvalo 12:01, 9. Maj 2006 (UTC)
Redaktataj artikoloj
Mi nur hazazrde konstatis ke {{redaktata}} restis iom tro longe en iu artikolo. Estus postkurinde per esploro de la kategorio:Redaktata ĉiuj okazoj de forgeso de la ŝablono. Kuraĝon al la postkurontoj ! Mi tiucele kreis ŝablonon {{redaktas}} kiu devus instigi enmetantojn al pli da zorgo kaj ebligas al aliaj kontroli la trafecon de la averto. Arno Lagrange ✉ 06:49, 11. Maj 2006 (UTC)
Kial vi forprenis la liston de negravaj esperantistoj? Neniu kontraŭis, tiel mi forigos ilin. Bonvolu realdoni. Narvalo 16:49, 19. Maj 2006 (UTC)
Dankon! Iu terminolgia problemo! Ĉu vi, administrantoj havas komunan starpunkton rilate de uzo de vorto komunumo en Vikipedio? 1. Ĉu kiu ne estas urbo, tiu estas vilaĝo? 2. Ĉu iu loko, kiu havas pli da loĝantoj ol 1000? 3. Ĉu oni povas uzi ĝin por la administracia centro, do por komuna nomo de pluraj vilaĝoj sendepende de ĝia grandeco? Saluton Zetey 29 de majo 2006, UTC 10,30
Ŝako
Jes, vi pravas, mi kreis ŝablonon pri ŝako. La problemo estis tipara. Mi kreis ĝin, kaj poste mi rimarkis ke aperis nova ŝablono (kiu ne estis en la ŝablonlisto, kiun mi legis). La afero estas vere kurioza, ĉar mi kreis ĝin sub g+x kaj kiam mi konservigis ĝin kaj metis la ligon en mian vikipedian paĝon evidentiĝis ke jam ekzistis iu alia sub 'ŝ'. Poste, mi ne sciis kiel forigi la ŝablonon de mi kreitan, ĉar, fakte, la jam ekzistanta estas pli bona. Se vi, aŭ iu alia, forigus mian ŝablonon, tio solvus la aferon. :-) Tiberido 16:10, 6. Jun 2006 (UTC)
Vikiejo
Saluton,
Mi faris grandan ŝanĝo en Ŝablono:ĈefpaĝoVikiejo. Bonvolu ŝaku ĝin kaj korektu se ĝi estas bezonata. --Amir Eliŝa Aharoni 11:44, 9. Jun 2006 (UTC)
"Oblasto"
Vi ĵus skribis: Kio estas "oblasto"? "Oblasto" estas ruslingva vorto nur kun esperanta finaĵo. Ni ĉi tie ne kraeas vortojn, kiel ekz, krajo okreso por ĉeĥaj administraj regionoj aŭ distriktoj. Oblasto do estas sensencaĵo, kiu estas eĉ ne en PIV.
Estimata Petro,
mi ne ekzakte scias, kiamaniere respondi, do mi simple tajpas ion ĉi-tie kaj esperas, ke vi vidu. Oblasto fakte estas vorto de kvin orienteŭropaj respektive centraziaj lingvoj (belorusa, bulgara, kirgizia, rusa, ukrainia) kun esperanta finaĵo, kaj administra unuo en la kvin landoj, kie tiuj lingvoj estas ŝtataj. Havi ĝin en Esperanto estas lukso, same kiel havi la vorton kantono, kiu origine validas nur por landoparto de Svisio, aŭ departemento por landoparto de Francio, aŭ nomi provincon de Germanio "federacia lando" (tial ke "eksterlandano" por bavara esperantisto laŭ harfenda logiko devus esti ĉiu ne-bavaro ĉu el Frankfurto aŭ Hamburgo aŭ Pekino aŭ Bonaero). Kaj ke en Usono la provincoj eĉ (laŭ PIV) nomiĝas "ŝtatoj", kvankam laŭ la baza difino de ŝtato Usono mem estas (unu) ŝtato, samkiel Germanio, Svisio aŭ Ukrainio, sed se oni malpermesas nomi la provincojn de Usono "ŝtatoj", tiam oni ankaŭ devas ŝanĝi la nomon de Usono al "Upono" (Unuiĝintaj Provincoj de Norda Ameriko)...
Do,
mi opinias ke la supera administra unuo de ŝtato rajtas havi iom diversajn nomojn laŭ lando, respekte al tio ke la konceptoj kaj historiaj evoluoj de tiuj administraj unuoj varias laŭ lando: ne necesas malinventi la vortojn "vojevodo" por Polio, "kantono" Svisie kaj "departemento" Francie, "federacia lando" en Germanio kaj "grafejo" en Britio - kaj anstataŭigi ĉion per "subŝtato" aŭ "provinco". Kaj laŭ tiu logiko la kvar orientslavaj ŝtatoj kaj Kirgizio laŭ mi havas rajton je sia vorto "oblasto". En la germana aŭ angla lingvo tio estas memkomprenebla: nomi provincon en Ukrainio "Oblast" en germana aŭ angla teksto, laŭŝajne ĝenas neniun (kaj neniu germano tradukus la oblaston ĉirkaŭ urbo Lviv al "Bundesland Lemberg"). Se la hispana, indonezia, nederlanda, kataluna, finna ktp. ktp. permesas al si la vorton "oblasto", eblas permesi al si tiun geografian lukson.
ThomasPusch 16:35, 9. Jun 2006 (UTC)
Asmat
komento de Pawla, 13.06.2006 12:07
Kio estas Asmat? Asmat situas en la sudo de Irian Jaya kaj estas parto de la insulara ŝtato Indonezio ekde 1963. Asmat havas la proksimuman grandecon de Belgio. La nomo "Asmat" signifas ne nur la landon, sed ankaŭ siajn ĉ. 80.000 loĝantojn. En 1770 kapitano James Cook malkovris la straton de Torres kaj ekvidas la marbordon de Asmat. Dum du jarcentoj okazas nur epizodaj kontaktoj inter marbordaj Asmat-oj kaj alvenantaj militistoj, komercistoj, esploristoj, ŝtatdungitoj kaj misiistoj. Nur en 1953 estas starigata permanenta misiostacio, unu jaron poste sekvas nederlanda registara posteno. laŭ: (Was ist Asmat? Asmat liegt im Süden von Irian Jaya und ist seit 1963 Teil des Inselstaates Indonesien. Asmat hat etwa die Größe Belgiens. Der Name "Asmat" bezeichnet nicht nur das Land, sondern auch seine rund 80.000 Bewohner. 1770 entdeckt Kapitän James Cook die Torres-Straße und sieht die Küste von Asmat. Nach mehreren flüchtigen Kontakten mit den Küsten-Asmat durch Militär, Kaufleute, Forscher, Regierungsbeamte und Missionare wird erst 1953 eine permanente Missionsstation eröffnet, der ein Jahr später ein holländischer Regierungsposten folgte. ) http://www.asmat.de/startframes/frame-asmat-start.htm
Pri robotoj
Pri roboto "thijs!bot" kiel pri aliaj lamas la observo de supozitaj reguloj, nome ke funkcionto de roboto petu permeson en ĉiu projekto kie ŝli planas funkciigi ĝin (Vikipedio, Vikivortaro, ktp en ĉiu unuopa lingvo), se tiu ricevis rajton de la komunumo de la nomata projekto, tiam oficiale estu petita je meta ke la roboto ricevu robotan statuson de iu stivardo kaj tiam ĉio enordiĝas. Sed fakte la regularo estas tute malobservata unuavice de la robotistoj, duavice de la eo-vikiepdia komunumo kiu ne reagas. Sekve konstante agadas tiuj robotoj sen roboata statuso. Iu el ni administarantoj povus forbari la roboton (por unu semajno ekzemple) por instigi la robitiston iel respekti la supre priskribitan regularon. Cetere estis petite ke burokratoj havu la rajton doni robotan stauson, sed ŝajnas ke tio ne jam efektifiĝis. Fakte ne ĝenas ke iu funkciigu roboton se ĝi nur aldonas interlingvajn ligilojn kaj cetere nenion difektas. Nur ĝenas ke la roboto ne havas la robotan statuson kiu ebligas kaŝi ties redaktojn montritajn en lastaj ŝanĝoj. jen ankoraŭ batalo farenda ! Kuraĝon ! Arno Lagrange ✉ 11:40, 19. Jun 2006 (UTC)
- Vi pravas ke thijs!bot ĝis nun ne reagis. La funkciigisto cetere ne regas esperanton kaj ne atentas pri niaj mesaĝoj. Pri CmmonsTicker temas pri alia funkciigisto kaj Maksim estas prezentita kiel nia ambasdoro. Arno Lagrange ✉ 07:46, 25. Jun 2006 (UTC)
Ĉeĥio
Mi bedaŭras la eliron de Ĉeĥio de Futbola Mondpokalo. Plibonan ĉancon alifoje!Roberto 06:47, 23. Jun 2006 (UTC)
CommonsTicker
movita al Vikipedia diskuto:CommonsTicker : la diskuto ja povas interesi ĉiujn kiuj scivlas pri tiu mistera tikero (cetere neniu jam klarigis kio estas "ticker" Arno Lagrange ✉ 06:35, 26. Jun 2006 (UTC)
Peto de Petro el Slovakio
Saluton Petro, mi estis kontaktita de esperantisto Peter Baláž el Slovakio, kiu demandis min, ĉu mi konas vin. Li diris, ke sendis al vi retpoŝtmesaĝon petante permeson por publikigi iujn librojn, sed ke vi ne respondis ĝis nun. Ĉar mi ja konas vin de la Vikipedio, mi promesis helpi al li, atentigante vin ĉi tiel pri tiu afero. Li skribis, ke sendis la mesaĝon al via retpoŝtkesto ĉe seznam.cz. Se tio eblas al vi, bonvolu kontroli la mesaĝon kaj respondi al Petro. Ĝis kaj dankon. Marek "Blahma" BLAHUŠ 21:27, 28. Jun 2006 (UTC)
- Dankon, Petro, pro via afabla kaj rapida reago. Mi rekontaktiĝis kun Peter Baláž kaj li konfirmis ricevon de ĉio, kion vi sendis al li. Salutas vin Marek "Blahma" BLAHUŠ 14:39, 29. Jun 2006 (UTC)
Kiel mi ekvidis la Vikipedion
Responde al via noto sur la diskuta ĉefpaĝo :
Dum la provo pri "Jerusalema ĝardeno" estis de mi rimarkita tauzo de samtempaj redaktoj: se kontribuantoj atendu ĝis laboro estos preta - eble ili vidos artikolon tute plaĉan kaj ne bezonatan retajloradon. Ŝanĝoj aperantaj dum inicianto finpoluras la verkon konfuzas ambaŭ intencojn. "Redaktaj konfliktoj" estas lacigaj.
Oni, diversforume agitas por Viki.
Kiom maloportune tamen estas labori ĉi maniere !
Mi komprenas - iu riparas erarojn, aldonas ligojn - sed kiam malaperas jus-enmetitaj fotoj kaj epizodoj ..?
Mi volas transdoni impreson de vidita - iu do pli bone scias kiu bildo au epizodo priskribos la bildon pli precize?
Vikia proekto tuta, pardonu, impresas malesenca fipetolaĵo.
Domo de Saksio-Koburgo kaj Goto
Vi skribis: (en la titolo estas "domo" sed en la artikolon jam oni ne plu parolas pri ia domo. kie ĝi malaperis?)
Ĝi nenien malaperis ;-) Estas tipa mistraduko. En la nederlanda la vorto por "domo" kaj "dinastio" estas sama. Do la verkinto certe celis "Dinastio de Saksio-Koburgo kaj Goto". Mi povus adapti, sed mi iom hezitas inter "Dinastio de Saksio-Koburgo kaj Goto", "Saksio-Koburgo kaj Goto (dinastio)" aŭ tutsimple "Saksio-Koburgo kaj Goto". Kion vi opinias? Mi mem ne estas sperta historiisto, kaj preferas ne fuŝi.
PaulP 12:52, 3. Jul 2006 (UTC)
Mi preferus kunigi la du artikolojn. Sed mi unue volas iom informiĝi kiel aliaj vikipedioj traktas la temon. En unu el la venontaj tagoj mi faros.
You made a remark yesterday, but I did not understand it fully. I'd like to register my interwikibot, but can't find the place to make this request. Could you give me a link, please? (And sorry for not speaking your language :-( ) Thanks, --Tuvic 20:25, 2. Jul 2006 (UTC)
Petro ! vi atentigis min pri permespeto por roboto TuvicBot. Kion mi faru ? Ĉu mi simple donu al tiu tuj la robotan statuson ? Ĉu mi atendigu lin dum iom da tempo (ekz. unu semajno) dum kiu ĉiu rajtos esprimiĝi por aŭ kontraŭ ? Regulojn ĉi tie ni ne jam starigis. Arno Lagrange ✉ 06:14, 4. Jul 2006 (UTC)
- Mi iom redaktis la paĝon pri permespeto por roboto kaj atendas ke via endiskuteja atentigo kaŭzos reagojn. Arno Lagrange ✉ 06:40, 4. Jul 2006 (UTC)
Bildoj
He, Petr! Vi emas movi bildojn fine de artikolo. Ĉu temas pri nura prefero via aŭ vikipedia etiketo aŭ regulo? Internaciulo 16:02, 6. Jul 2006 (UTC)
Medeiros e Albuquerque
Saluton, Petr! Dankon por kategorii Medeiros e Albuquerque. Mi alvenis antaŭnelonge en Vikipedio kaj ankoraŭ bezonas scii pri la kategorioj el ĉi tie. =) Fernando Maia Jr. 16:02, 9. Jul 2006 (UTC)
Petro: Bonvole, ne interrompu Vikipedion por pruvi vidpunkton. -- Yekrats 19:56, 10. Jul 2006 (UTC)
Bildoj en via uzanta paĝo
Saluton, via uzanta paĝo estas tre bela, sed la uzitaj bildoj estas tute sen licencojn aŭ originon. Petr K 14:53, 21. Jul 2006 (UTC)
Pri via uzado de administraj rajtoj
Kara Petro,
Petro, vi ja estas valora kontribuanto al la Vikipedio, kaj ni rimarkis la kvaliton de viaj redaktoj. Multaj el ni aprezas viajn valorajn kontribuaĵojn. Tamen ni skribas al vi ĉi tiun mesaĝon por atentigi vin pri tio, ke vi ricevis viajn administrantajn rajtojn por servi al la komunumo. Tio signifas, ke vi devas uzi viajn specialajn rajtojn konforme al la preferoj de la komunumo.
Ni kun bedaŭro konstatas, ke ofte via uzo de viaj specialaj rajtoj kaŭzis ĉagreniĝon ĉe aliaj Vikipediistoj. Pro tio ni sugestas al vi, ke vi estonte uzu viajn administrantajn rajtojn pli singarde.
Pli konkrete, vi uzu viajn rajtojn je forigado kaj protektado de paĝoj nur en la jenaj okazoj:
- Kiam la komunumo konsentis sur Vikipedio:Ŝlositaj paĝoj aŭ Vikipedio:Forigendaj artikoloj pri la protekto aŭ forigo
- Aldone, vi povas forigi artikolon, kiam temas pri artikolo kreita kiel nedubebla vandalismo aŭ kun misliterumita titolo.
Se vi mem volas forigi au protekti iun paĝon, vi povas proponi ĝian protekton/forigon sur Vikipedio:Ŝlositaj paĝoj aŭ Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Se neniu Vikipediisto kontraŭas vian proponon dum iom da tempo, vi povas efektivigi ĝin. Pri forigo, ekzistas ja konkretaj tempolimoj atendendaj antaŭ la forigo (vidu Vikipedio:Reguloj pri forigado). Pri protektado, ni povas diri, ke se dum du tagoj neniu kontraŭas la protekto-proponon, vi povas efektivigi ĝin.
Se vi estonte denove kaŭzas kompreneblan ĉagreniĝon de Vikipediisto per ne-singarda uzo de viaj administrantaj rajtoj, ni proponos ke viaj administritaj rajtoj estus de vi forprenitaj kaj okazigos baloton pri tio.
La subskribintoj:
- Arno Lagrange ✉ 07:16, 23. Jul 2006 (UTC)
- -