Ádám László Pálos

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ádám László PÁLOS [lAslO pAloŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pálos Ádám László, (ofte pli longe Pálos Á. László) estis hungara kuracisto, hematologo, profesoro, ĉasisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1979).

Ádám László Pálos [1] naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1912 en Budapeŝto. Li mortis la 28-an de marto 1983 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ádám László Pálos ricevis diplomon en universitato en Budapeŝto en 1938, poste li eklaboris samloke. En 1948 helpe de stipendio li esploris en Basel. Li doktoriĝis en 1964 antaŭ la akademio. En 1966 li estis nomita katedrestro, kie li laboris ĝismorte. Li okupiĝis plej ofte kun la trombozo. Li estis ankaŭ internacie konata ĉasisto. Li ricevis premion en 1967, memormedalon en 1971.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Az anticoagulánsok és gyakorlati alkalmazásuk (1967)
  • Thromboembóliák és haemorrhágiás diathesisek (1973)

Fontoj[redakti | redakti fonton]