Ágoston Szél

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ágoston Szél [Agoŝton sEl], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szél Ágoston estas hungara kuracisto, anatomo, profesoro.

Ágoston Szél

Ágoston Szél [1] Arkivigite je 2015-05-18 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 30-an de oktobro 1955 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ágoston Szél akiris kuracistan diplomon en Universitato Semmelweis en 1980. Post siaj studoj li eklaboris en anatomia universitata instituto, krome li instruis en la universitato. En 1989 li kandidatiĝis, en 1996 li doktoriĝis kaj ankaŭ docentiĝis. Li studvojaĝis al Universitato de Göteborg inter 1992-1994. Li atingis la rangojn-titolojn universitata profesoro en 2000, vicdekano en 2001. En 2003 li iĝis institutestro, en 2009 vicrektoro, en 2012 rektoro. Li ricevis 7 premiojn inter 1989-2011.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Klinikai anatómia (Klinika anatomio) - libro
  • Novel features of neurodegeneration in the inner retina of early diabetic rats (2015)
  • Defining the photic light input pathway to the suprachiamastic nucleus (1995)
  • Opsin immunoreactions in the developing and adult pineal organ (1986)

Fontoj[redakti | redakti fonton]