Échirolles
Échirolles | |||||
---|---|---|---|---|---|
Urbodomo de Échirolles.
| |||||
komunumo en Francio | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Rodano-Alpoj | ||||
Departemento | Isère | ||||
Arondismento | Grenoblo | ||||
Kantono | Ĉefurbo de 2 kantonoj | ||||
| |||||
INSEE kodo | 38151 [+] | ||||
Poŝtkodo | 38130 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 38151 | ||||
Retpaĝaro | http://www.ville-echirolles.fr/ | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | S-ro Renzo Sulli 2001-2008 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 35 300 (2005) | ||||
Loĝdenso | 4 491 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 45° 9′ N, 5° 43′ O (mapo)45.1427777777785.7177777777778Koordinatoj: 45° 9′ N, 5° 43′ O (mapo) | ||||
Alto | De 217 al 395 m | ||||
Areo | 8 km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Échirolles [+] | |||||
Échirolles [eŝiROL] estas franca komunumo kaj ĉirkaŭurbo de Grenoblo, lokita en la departemento Isère kaj en la regiono Rodano-Alpoj. Ĝi havas proksimume 35 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomigas Échirollois en la franca. Kune kun Saint-Martin d'Hères, Échirolles estas do unu el la ĉefaj ĉirkaŭurboj de Grenoblo.
La urbo estis malnovtempe laborista vilaĝo, kie plimulto el la loĝantoj laboris en la fabrikoj de viskozo, mondfama vegetaĵa materialo inventita en Échirolles en 1884.
Geografio
Échirolles havas tre urban pejzaĝon. Ĝi viciĝas inter la sudaj ĉirkaŭurboj de Grenoblo, kaj estas alirebla per tri elirejoj de apuda aŭtovojo. Aliaj transportaĵoj inkludas aŭtobusojn kaj la grenoblan tramvojon A. Échirolles havas landlimojn kun la komunumoj Brié-et-Angonnes, Champagnier, Claix, Eybens, Grenoblo, Jarrie, Pont-de-Claix, Seyssins, Bresson kaj Livet-et-Gavet.
Historio
La deveno de la nomo Échirolles ŝajnas kontestebla. La plej akceptata hipotezo asocias ĝin kun la latina vorto por "sciuro", tiel klarigante la ĉeeston de sciuro sur la blazono de la urbo. Dua hipotezo ligas la nomon al la vorto laîche, tio estas planto tipa de malsekaj medioj.
Vidindaĵoj
La preĝejo Saint-Jacques, kore de la malnova vilaĝo, apartenas al la paroko Charles de Foucauld. Ekzistas cetere muzeo de la viskozo.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
|