Étienne Hajdu
El Vikipedio
Étienne HAJDU, originale István Hajdu estis hungardevena franca skulptisto, grafikisto. Li estis naskita la 2-an de aŭgusto 1907 en Torda kaj mortinta la 25-an de marto 1996 en Bagneux apud Parizo.
Biografio [redakti]
Hajdu komencis siajn studojn en Industriarta lernejo en Újpest. Kun moderna belarto li renkontiĝis unue pere de revuo MA. En 1926 li vojaĝis en Vienon, poste en Parizon, kie li studis en la laborejo de Émile-Antoine Bourdelle kaj en 1928-1929 en École des Arts Décoratifs. Tie ekkonis li la kreaĵojn de Fernand Léger, Constantin Brăncuşi kaj de aliaj. Estas grava ankaŭ lia grafika verkaro aparte post 1980.