Íscar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Íscar
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47420
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 326  (2023) [+]
Loĝdenso 105 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 22′ N, 4° 32′ U (mapo)41.361545-4.533944Koordinatoj: 41° 22′ N, 4° 32′ U (mapo) [+]
Alto 763 m [+]
Areo 60,53 km² (6 053 ha) [+]
Íscar (Provinco Valadolido)
Íscar (Provinco Valadolido)
DEC
Íscar
Íscar
Situo de Íscar
Íscar (Hispanio)
Íscar (Hispanio)
DEC
Íscar
Íscar
Situo de Íscar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Íscar [+]
vdr

Íscar [ISkar] estas municipo en la sudoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la sudo de la provinco. Íscar estas komprenebla etimologie kiel adapto de iama romia aŭ antaŭromia urbo Ipska.

Íscar en la provinco Valadolido.
La Tierra de Pinares de la provinco Valadolido, verde, sude.
La ĉefturo de la kastelo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 63,53 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 6 298 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj (kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono), kaj fakte akiris 4 400 el la 1920-aj jaroj.

Ĝi distas 41 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj limas kun la provinco Segovio. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj ĉirkaŭita de pinaroj. Trafluas la rivero Eresma kaj rojoj Cega kaj Pirón.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. La unua mencio de Íscar datas el la jaro 939 kiel Hins'Skr, «kastelo de Iskar», en rakonto de islama kroniko de la vojo de la trupoj de Abd ar-Rahman la 3-a kontraŭ la unuaj kristanaj setlejoj sude de Duero. Tiu areo suferis la militojn inter kristanoj kaj islamanoj ĝis la 11-a jarcento kiam dum la regado de Alfonso la 6-a, oni reloĝigis Íscar kaj ĝiajn terojn fare de Álvar Fáñez, laŭ kronikoj de Don Juan Manuel en lia verko El conde Lucanor: «... era muy buen home et muy honrado, et poblo Íscar ... ».

Ĝi apartenis al familioj Lara, Haro, Zúñiga, kaj meze de la 15-a jarcento integriĝis en la senjorlando de la Grafoj de Miranda del Castañar, al kiu ĝi apartenis ĝis la 19-a jarcento. Tiam ĝi estis atribuita al la provinco Valadolido.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la kastelo kun kvinlatera ĉefturo kaj nune bierproduktejo, la romanik-mudeĥara preĝejo de la 16-a jarcento kaj la ermitejo Humilladero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]