Ĉambro de Deputitoj (Italio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la palaco Montecitorio en Romo, sidejo de la Ĉambro de Deputitoj

La Ĉambro de Deputitoj (itale Camera dei deputati, plej ofte nur nomata Camera) estas la pli granda el la du parlamentaj ĉambroj de la Itala Respubliko. La konstitucio de Italio difinas, ke la Ĉambro de Deputitoj konsistu el 630 membroj (deputati) kiuj portas la titolon onorevole ("honorvolaj"). La ofico de deputito kontraŭe al tiu de senatano nur akireblas per parlamenta baloto kaj por daŭro de kvin jaroj - escepte de pli frua malfondo de la parlamenta konsisto.

Ekde la jaro 1871 la sidejo de la parlamenta ĉambro estas la palaco Montecitorio en Romo. Antaŭe la Ĉambro de Deputitoj kunvenis en la palaco Carignano en Torino (1860-1865) kaj en la Palazzo Vecchio en Florenco (1865-1871). Inter la jaroj 1939 kaj 1943 la oficiala nombro estis "Ĉambro de Ligoj kaj Korporacioj" (itale Camera dei Fasci e delle Corporazioni).

La du ĉambroj de la itala parlamento, Ĉambro de Deputitoj kaj Senato de la Respubliko (Senato della Repubblica) ankaŭ povas kunveni kaj diskuti komune.

Ekde la jaro 2008 la prezidanto de la Ĉambro de Deputitoj estas la politikisto Gianfranco Fini.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj