Gianfranco Fini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gianfranco Fini en 2008

Gianfranco FINI (naskiĝis la 3-an de januaro 1952 en Bolonjo) estas itala politikisto kaj ekde la jaro 2008 la prezidanto de la Ĉambro de Deputitoj de Italio, unu el la du parlamentaj ĉambroj de la ŝtato.

Inter la jaroj 2004 kaj 2005 li estis ministro pri eksteraj rilatoj de Italio kaj inter la jaroj 1995 ĝis 2008 prezidanto de la politika partio Nacia Alianco, kiu en 1995 ekestis el la novfaŝisma partio Movimento Sociale Italiano (MSI) kaj en marto 2009 iĝis parto de la partio La Popolo de Libereco (PdL).

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

La18-an de novembro 2004 la italia ĉefministro Silvio Berlusconi nomumis la politikiston ministro pri eksteraj rilatoj de Italio. Li iĝis posteulo de Franco Frattini, kiu estis vokita en la Eŭropan Komisionon. La nomumo de Gianfranco Fini ne estis surpriza kaj markis la ĝisnunan kulminon en lia politika kariero. Antaŭe li estis vica ĉefministro sen propra ministra fako. En amaskomunikilaj raportoj pri li, tiu nomumo signifis ŝanĝon de antaŭa reputacio de postfaŝisto al nun respektata burĝa politikisto. Kompense al tiu reputacia plibonigo, li laŭdire konsentis pri antaŭe arde pridiskutitaj impostomalaltigoj. Kiel ministro pri eksteraj rilatoj li apelaciis al la nacia fiero de la italoj, sed praktike senŝanĝe daŭrigis la politikon de siaj antaŭuloj: la ekstera politiko de Italio daŭre tre orientiĝis laŭ tiu de Usono. En Irako la itala armeo sekve flanke de la usona armeo staciigis 3000 soldatojn.

Kiel reprezentanto de Italio, Gianfranco Fini kunlaboris pri konstitucio de Eŭropa Unio kaj per tio fortigis sian renomon de konvinkita eŭropano. Lia idealo tamen estas "Eŭropo de Patrujoj", koncepto ankaŭ subtenata antaŭe ekzemple de la francia generalo kaj ŝtatestro Charles de Gaulle. En 2006 li tamen ŝokis la aliajn EU-politikistojn deklarante la konstruon de israela murego inter la israela kaj palestina teritorioj "laŭlegan agon de memdefendo", dum la Eŭropa Unio oficiale malkonsentis pri la murego.

Ripete li surprizis siajn politikajn kontraŭulojn. Ekzemple li postulis balotorajtojn por la enmigrintoj en Italio - pozicio kutime atribuata al la maldekstraj partioj de Italio kaj malkutima por konservativisto. Tamen foje li retorike mispaŝis, ekzemple nomante la marbordon de Kroatio "itala".

Kritikantoj daŭre memorigas pri lia novfaŝisma pasinto en Sudtirolo, kie li subtenis la italan naciisman movadon kontraŭ kulturaj rajtoj de la loka germanlingva plimulto.

En la kampanjo pri la parlamenta baloto de 2006 li tutlande estis pinta kandidato de sia partio, kaj deklaris voli fariĝi ĉefministro se li nur atingus unu voĉon pli ol Silvio Berlusconi, kiu ankaŭ tutlande estis pinta kandidato de sia partio.

Kvankam li postulis esti samrajta kungvidanto de la en marto 2009 ekestinta nova partio La Popolo de Libereco el la antaŭaj partioj Nacia Alianco kaj Ek Italio ("Forza Italia"), li fine ne transprenis partian oficon, deklarante ke pro sia posteno de prezidanto de la parlamento Ĉambro de Deputitoj li ne estu proksime ligita al partio.

Ekde la fino de 2009 li aparte malferme kritikas la politikan stilon de Berlusconi kaj publike disputas kun li, kaj en julio 2010 fondis partian frakcion kiu volas ne subteni agojn persone favorajn al Berlusconi, sed tamen la komuna politika partio pro tio ne disrompiĝis, ĝis kiam la 5-an de oktobro 2010 Gianfranco Fini aranĝis la establan kunvenon de nova partio nomata "La futuro kaj libereco de Italio".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo de kaj pri Gianfranco Fini en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko

Antaŭe: ministro pri eksteraj rilatoj de Italio Poste: Flago-de-Italio.svg
Franco Frattini 2004–2006 Massimo D'Alema