Ĉapelitaj literoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉapelitaj literoj estas populara termino por la Esperantaj literoj kiuj "portas" ĉapel-aspektan supersignon cirkumflekso (^): Ĉ, ĉ; Ĝ, ĝ; Ĥ, ĥ; Ĵ, ĵ; Ŝ, ŝ. Ĝin prenis Zamenhof el Franca ortografio, kvankam tie ĝi uzatas nur super vokaloj.

Malgraŭ la preskaŭ mala formo de la signo super Ŭ, ŭ, ofte ankaŭ tiun literon oni konsideras "ĉapelita".

Vidu ankaŭ