Ĉefepiskopa Gimnazio en Kroměříž

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefepiskopa Gimnazio en Kroměříž
gimnazio
Informoj
fondodato 18-a de junio 1996
Situo
Geografia situo 49° 17′ 59″ N, 17° 23′ 28″ O (mapo)49.299817.3912Koordinatoj: 49° 17′ 59″ N, 17° 23′ 28″ O (mapo)
lando Ĉeĥio
urbo Kroměříž
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
jura formo school legal entity vd
Ĉefepiskopa Gimnazio en Kroměříž (Ĉeĥio)
Ĉefepiskopa Gimnazio en Kroměříž (Ĉeĥio)
DEC
Ĉefepiskopa Gimnazio en Kroměříž
Ĉefepiskopa Gimnazio en Kroměříž
Map
Ĉefepiskopa Gimnazio en Kroměříž
vdr

Ĉefepiskopa Gimnazio en Kroměříž estis fondita per paŝtista letero de episkopo Frederiko Fürstenberk la 9-an de marto de 1854. La konstruloko por la konstruaĵo estis elektita en spaco inter Muelila Pordego (Mlýnská brána) kaj preĝejo de sankta Maŭricio. Realigon transprenis viena arkitekto Jozefo Erwin von Lippert, kiu ĝin projektis en stilo de malfruromantika historismo. La konstruaĵo komencita en la jaro 1857 estis finkonstruita en lajaro 1860. Danke al granda intereso de la studentoj la lernejo dumtempe ĉesis space sufiĉi. Estis do decidite plilarĝigi la instituton per alkonstruaĵo direkte al la preĝejo de sankta Maŭricio, kiu estis realigita inter la jaroj 1910-1913.

La lernejo estis dulingva, kio ebligis al ĉeĥaj studentoj, kiuj havis tie laŭnombran superecon, perfekte ellerni la germanan lingvon kaj inverse. Post ekesto de Ĉeĥoslovaka Respubliko atendis gimnazion multaj ŝanĝoj. La plej grava estis ĝia transformigo je unulingva per dekreto el marto 1919, pro kiu foriris studentoj kaj profesoroj de germana nacieco en urbon Bruntál. Al la lernejo tiu disiĝo de ambaŭ naciecoj ne damaĝis, en la jaro 1937 la lernejo apartenis inter la plej grandaj lernejoj en Kroměříž. Komence de marto 1942 estis Ĉefepiskopa Gimnazio okupita per germana armeo kaj per dekreto de ministro Moravec el la marto 1943 ĝi estis nuligita; la studentoj estis transigitaj al reala gimnazio.

Tuj post fino de okupacio de Ĉeĥoslovakio oni komencis riparojn de la konstruaĵoj, por ke la lernojaro 1945/1946 komenciĝu laŭeble plej bone. Sed la promesdona disvolvo estis baldaŭ haltigita per komunista ŝtatrenverso. Unue estis la lernejo ŝtatigita, poste estis decidite pri transigo de studentoj al reala gimnazio. La jaro 1950 alportis jam duan finigon de agado de Ĉefepiskopa Gimnazio en Kroměříž kiel de superregiona centro de kristana edukado kaj klerigado. Ĉifoje devis la lernejo je sia renovigo atendi pli ol kvardek jarojn. Instigo venis de ĉefepiskopo de Olomouc Mons. Francisko Vaňák, estinta ĉi tiea studento. Ĉefepiskopa Gimnazio en Kroměříž estis solene remalfermita la 1-an de septembro 1991.