Ĉefpoŝtejo de Vajmaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefpoŝtejo de Vajmaro
konstruaĵo [+]
Koordinatoj50° 58′ 54″ N, 11° 19′ 30″ O (mapo)50.98171357955511.325078997969Koordinatoj: 50° 58′ 54″ N, 11° 19′ 30″ O (mapo)

Map
Ĉefpoŝtejo de Vajmaro
Vikimedia Komunejo:  Hauptpostamt Weimar [+]
vdr
Ĉefpoŝtejo vajmara

Ĉefpoŝtejo vajmara (germane: Hauptpostamt Weimar) troviĝas je Vajmaro, Germanujo (Goetheplatz nr 7/8), fronte al Kasse-turo ĉe stratangulo kun Schwanseestraße.

Historio[redakti | redakti fonton]

Vajmaro ekĝuis pri poŝtstacio ekde 1615. La unua publika poŝtkesto instalitis tiuplace en 1834. La ejon starigis la arĥitekto Bechstein laŭ modelo de itala renesanco.[1] La estiĝtempo devas esti inter 1886 kaj 1888. La sokla etaĝo estas el vajmara travertino dume la supra etaĝo de riĉe prilaborita antaŭa fasado estas el grejso el Tonndorf kaj Berka. La dua supra etaĝo kreitis el oolito el Bergern (apud Bad Berka).[2]

Figuras tiu ĉi konstruaĵo sur listo de kulturprotektotaĵoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nikolaus Griebel: Ein Tag in Weimar: Wanderungen zu Weimarer Stadtarchitekturen, tria eldono, Weimar 2008, p. 84-85
  2. Gerd Seidel, Walter Steiner: Baustein und Bauwerk in Weimar (=Weimarer Schriften, 32), Weimar 1988, ISBN 3-910053-08-4, p. 40

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]