Ĉefpreĝejo Sankta Mikaelo (Hamburgo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la kirka turo

La evangelia preĝejo Sankta Mikaelo estas unu el la kvin ĉefpreĝejoj de Hamburgo. Ĝi estas la plej konata hamburga kirko kaj rekonilo de la urbo, kiu estas bone videbla el la ŝipoj alvenantaj.

Ĝi estas dediĉita al Sankta Mikaelo la ĉefanĝelo, kies bronza statuo ornamas la ĉefan enirejon.